Esperanta Civito

FPEF: pli ol mil tranoktoj en tri monatoj

La someraj monatoj de 2012 estis la plej pozitivaj de post kiam Fondumo Pro Esperanto okupiĝas kiel regio pri la nemoveblaĵoj posedataj de KCE, de LF-koop kaj de FPEF mem en Svislando respektive Hispanio, kun sume pli ol mil tranoktadoj.

La enspezoj pro la luigo de la apartamentoj en Ĉaŭdefono kaj Malago formas pli kaj pli gravan parton de la financaj rimedoj de la paktintaj establoj, precipe de Kultura Centro Esperantista. Rentodonaj nemoveblaĵoj tamen eblas nur ĉar ekzistas kompetentaj deĵorantoj, kutime selektataj el la stabo de Kooperativo de Literatura Foiro.

De la deĵorsistemo la regio transiris ĉi-jare al duobla sistemo, kun konstantaj domestroj: tiu de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, sen. Dieter Rooke, ekoficis 1 septembro 2012, transloĝiĝinte kun sia edzino, c-ino Jun Liu, al la Esperanto-Domo mem.

Pro la tre intensa "hotela" aktiveco, ĉi-somere KCE realigis nur du iniciatojn: la tria Ateliero pri beletra kreivo en Ĉaŭdefono, kunlabore kun Feminisma Esperanta Movado, kaj la naŭa Internacia Naturamika Semajno en Grindelvaldo, kunlabore kun Esperanta Naturamikaro.

[HeKo 514 7-C, 10 sep 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0814 s s 
  Total: 0.0957 s s