Esperanta Civito

Kunvokita ekster Svislandon la KCE-Komitato

La Komitato de Kultura Centro Esperantista havas ordinarajn kunvenojn fine de januaro, de majo kaj de septembro. Tial ke la kvar membroj rezidantaj en Svislando (gec-anoj Jobin, Liu, Rooke, Silfer) planas veturi al Andaluzio pro la inaŭguro de la tiea Esperanto-Domo kaj por la sesio de la Civita Parlamento, kaj la kvina membro (c-ino Martinelli) loĝas en Malago, la prezidanto de KCE ĵus kunvokis la septembran kunvenon du semajnojn poste, 10 oktobro 2012, en Malago.

La Komitato pritraktos ĉefe la raporton de la regio pri la domflegado kaj la kulturan programon oktobro 2012 - decembro 2013, Estos traktataj ankaŭ la sinergioj inter la du Domoj (en Svislando kaj en Hispanio). Unuafoje la Komitato de KCE kunvenas ekster Svislando.

Dum la venontaj monatoj KCE gastigos la unuan Oran Ĵurasan Aŭtunon (responsas c-ano Francisko Degoul), 31 oktobro - 4 novembro 2012, sub la aŭspicio de Esperanta Naturamikaro; kaj Zamenhofologian Semajnfinon 15-16 decembro 2012. Estas interese ke analoga semajnfino okazos samtempe en la Esperanto-Domo de Andaluzio, kompreneble kun malsamaj prelegantoj: en Malago estos atendataj c-anoj Bertil Nilsson, Giorgio Silfer kaj Walter Zelazny, en Ĉaŭdefono ne estas ankoraŭ decido pri la prelegontoj.

[HeKo 514 8-B, 13 sep 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0189 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0763 s s 
  Total: 0.0952 s s