Esperanta Civito

Agendo de la inaŭguro en Malago - 1

Jen la unua komuniko pri la agendo de la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Andaluzio, laŭ Esperanta Naturamikaro.

lundon la 8an de oktobro, 20h00 / Municipa Centro de Pedregalejo
enkonduko al esperanto, fare de d-ino Perla Martinelli kaj d-ro Giorgio Silfer
(hispanlingve, rezervita al la amikaro de la Tempobankoj)

merkredon la 10an de oktobro
10h00 rezervita al la Kapitulo de la Esperanta Civito, en la Esperanto-Domo
17h00 rezervita al la Komitato de Kultura Centro Esperantista

ĵaŭdon la 11an de oktobro
09h30 urbovizito laŭ "senderismo urbano", trafpunkto ĉe Gibralfaro
17h00 rezervita al la Komitato de KCE, en la Esperanto-Domo

vendredon la 12an de oktobro
12h00 inaŭguro de la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio
- bonveniga saluto de sen. Julio Herrero, prezidanto de ENa 
- saluto de la aŭtoritatoj
- muzika intermezo de Anjo Amika (La standardo blanke-verda, traduko de Giorgio Silfer)
- festparolado de la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey
- muzika intermezo de Anjo Amika
- senvualigo de la azuleĥaro sur la porda alero, tondo de la rubando, himno de Esperantio
- invito al la aperitivo por ĉiuj, kun surstrata festo
- gecivitanoj, naturamikoj kaj aŭtoritatoj vizitas la Esperanto-Domon 
14h00 la eksterurbanoj iras al la restoracio, kune kun la lokaj mendintoj
17h00 rezervita al la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado, en la Esperanto-Domo
22h00 muzika vespero en lokalo de Gibralfaro, kun loka operkantisto (ankaŭ en esperanto)

sabaton la 13an de oktobro
9h30 Parlamentaj sesioj de la Esperanta Civito

dimanĉon la 14an de oktobro
tuttaga prelegaro en la Esperanto-Domo
matene: studrondo pri astrologio, gvidata de c-ano Francisco Javier Martín Gomez

lundon la 15an de oktobro
9h30 lingvotesta sesio

Pliaj informoj tra naturamik ĉe esperantio.net aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 514 9-C, 16 sep 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0775 s s 
  Total: 0.0916 s s