Esperanta Civito

Plia apartamento por KCE

Laŭ plano de Fondumo Pro Esperanto, kiel regio por la nemoveblaĵoj posedataj de paktintaj establoj, la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono ĉi-semajne ekhavos plian apartamenton.

Estas fakte kompletigata la restrukturado de la tuta mansarda alo, kie jam estas aranĝita nova stokejo por la libroservo, sed ankaŭ de kelkaj monatoj situas nova necesejo kaj de la pasinta jaro funkcias la Palumbejo, kiel gastoĉambro ankaŭ kontore ekipita. Kun nova pargeto kaj nove farbitaj vandoj baldaŭ pretos la enira reduto, oportune meblota. Interalie, la ŝtupetaro al la subtegmentejo estas eliminita kaj anstataŭigita per rungaro.

Temas pri pliaj kvin kvadrataj metroj, kiuj aldoniĝas al la dekkvino de la jam loĝeblaj lokaloj. Se konsideri aliajn laborojn, unuavice por la nova salono, oni povas diri ke la interna luigebla surfaco de KCE kreskis je sesdeko da metroj, dum la lastaj du jaroj.

Sub la gvido de la prokuristo de FPEF, sen. Giorgio Silfer, la planojn plenumas c-ano Marek Bamberski. Ili inkluzivas ĉi-monate ankaŭ la perfektigon de la kuirejo en la refektorio kaj la ĝeneralan flegadon de la nemoveblaĵoj (de KCE kaj de LF-koop).

[HeKo 515 2-B, 19 sep 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0562 s s