Esperanta Civito

Startis en Sofio la preparo de "Kvarteto"

Ĉi-semajne en la Satira Teatro de Sofio premieros la bulgarlingva traduko de "Kvarteto", komedio de Ronnie Harwood, nun tradukata ankaŭ al esperanto. Inter la spektantoj estos Dany Todorov, la reĝisoro de "La familio de Anto Speri" de Giorgio Silfer (2003). Todorov fakte ekkonos tiel la tekston, kiun li pretas surscenigi kun geaktoroj de Bulgara Esperanto-Teatro en julio 2008, okaze de la Eŭropa PEN-konferenco en Ĉaŭdefono kaj koincide kun la 50a datreveno de la fondo de BET.

En "Kvarteto", verkita en 2001 okaze de la Verdi-jaro, kvar maljunaj operkantistoj kun komuna Verdi-repertuaro retroviĝas en la sama kadukulejo. Iamaj profesiaj kaj seksaj ĵaluzoj evoluis al ĵaluzoj pri frandaĵoj okaze de la matenmanĝo. La eta bando ŝajnas rememorigi lokan klubon de tradiciaj esperantistoj, kiuj anstataŭ batali por la fina venko nun disputas pri la fina benko ĉe la posttagmeza suno. La amara humuro de Ronnie Harwood, prezidinto de PEN Internacia, perfekte kongruas kun la esperanto-satiro.

La esperanto-traduko de "Kvarteto", fare de Giorgio Silfer, aperos en la revuo "Literatura Foiro".

 

[HeKo 315 3-B, 12 nov 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0575 s s