Esperanta Civito

Marco Cattaneo debutis en ALTE-laborgrupoj

Kiel kutime Kultura Centro Esperantista en ekskluziveco reprezentis nian lingvon ĉe la fakaj laborgrupoj de ALTE, Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, kiuj kunvenis en Sofio (Bulgario) 19-20 septembro 2012. La esperanto-delegito estis sen. Marco Cattaneo el Romo, tiucele trejnita dum staĝo en Ĉaŭdefono lastan februaron.

D-ro Cattaneo partoprenis du laborgrupojn. En tiu pri la enmigrintoj (LAMI) "ni finpretigis la enketilon, kaj mi sufiĉe aktive partoprenis" komunikas nia delegito, "kaj en tiu pri la inspektorado (QMS) okazadas redifino de la kriterioj. Mi ne estis tiel sperta en tiu ĉi lasta kampo, sed mi klopodis doni mian kontribuon", konkludas lia raporto.

La konstanta delegacio de KCE ĉe ALTE (konsistanta el c-anoj Silfer kaj Cattaneo) kunsidos ĉi-semajne en Bolonjo (Italio), ankaŭ por prepari la partoprenon en la baldaŭa ALTE-jarkonferenco.

[HeKo 516 4-B, 1 okt 12]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0538 s s