Esperanta Civito

Institut Zamenhof progresas private kaj sociale


La 14an de oktobro 2006 kunvenis la gepatroj por priparoli la laborojn de Institut Zamenhof (IZo), la sola lernejo kun sociala karaktero en Lomeo, ĉefurbo de Togolando. La lernejon posedas TIETo, establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

Ĉe la anonco de la rezultoj de la pasinta jaro, la interveno de la gepatroj koncernis mankon de loko, ke IZo akceptu pliajn gefilojn iliajn. Ili tiom aprezas la laborojn en IZo, ke ili kuraĝigas la geinstruistojn daŭrigi tiel.

La gepatroj rekonas, ke la lernokotizo en IZo estas pli malalta ol en la aliaj lernejoj de la kvartalo. Tamen ili petas, ke oni helpu ilin en la pagado. Necesas, ke gepatroj, kiuj ne havas la eblecon pagi lernokotizon, rilatu kun la direkcio de la Instituto. "Instituto Zamenhof estas kreita ne por riĉigi la fondintojn, sed por ebligi al infanoj edukiĝi, kaj al junuloj trovi vivtenon. Kiom kotizas la gelernantoj, tiom sufiĉu por funkciigi la lernejon. Necesas ĉiam interkonsiliĝo inter la gvidantoj de IZo kaj la gepatroj, ke la infanoj lernu kaj la instruistoj havu vivtenon senprobleme", konkludis gvidanto de IZo. Reago de patro de lernanto tuj venis: "Mankas al mi vortoj por danki la gvidantojn de tiu ĉi lernejo. Filo de kuzo lernis tie ĉi, neniam pagante lernokotizon. Vere liaj gepatroj estas senhavaj, kaj feliĉe la filo estas tre inteligenta. En tiu ĉi jaro, tiu lernanto daŭrigas la studadon en alia lernejo, sed la gvidantoj de IZo pagis lian lernokotizon tie. Ni danku la iniciatintojn kaj gvidantojn de Instituto Zamenhof."

Estis priparolata la organizado de la laboroj, ke la rezultoj en tiu ĉi jaro estu pli bonaj ol en la pasinta. Ekde novembro okazos frumatenaj kaj vesperaj kursoj por la gelernantoj, kiuj trapasos ŝtatan ekzamenon fine de la jaro. Apartaj instruistoj estas dungataj por tio. Ofte ekslernantoj de IZo tagmeze vizitos la lernejon por labori kun gelernantoj dezirantaj tion. Tiuj ĉi gelernantoj pasigas la tagmezon ene de IZO, ĉar ili ne povas iri hejmen tagmeze por reveni poste en la posttagmezo.

La prizorgado de la gelernantoj en IZo dum la tagmezo estis alia punkto. Gepatroj, kiuj permesas aŭ volas, ke iliaj gefiloj pasigu la tagmezon en IZo, informu ties gvidantojn, ke tiuj ĉi sciu kiel prizorgi ilin.

Ne estas prisilentita la manko de klasĉambroj por la elementa nivelo. Klarigoj pri metado de du klasoj en unu solan ĉambron kun unu instruisto estas donitaj. Tio estas nur provizora klopodo ĝis solvo por konstruigi pliajn klasĉambrojn estu trovita.

La laboroj jam vere lanĉiĝis, kaj la unua testo ĵus okazis. Tiu ĉi koncernas ĉiujn studobjektojn, inkluzive de Esperanto kaj informadiko. La gepatroj kontentas pri tio kaj faris proponojn, ke la rezultpaperoj atingu ilin kiel eble plej frue.

La estraro de la asocio de la gepatroj kaj la instruistoj kaj gvidantoj de IZo konstante interkonsiliĝas por la bona organizado de la laboroj en IZo. Esperindas, ke la rezultoj en tiu ĉi jaro estu almenaŭ same bonaj, kiel la pasintjaraj.

(fonto: KomACE)

[HeKo 315 4-B, 14 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0567 s s