Esperanta Civito

La standardo blanke-verda... flirtas en Malago

Kvindekon da personoj kortuŝis la himno "La standardo blanke-verda", kantata de Anjo Amika laŭ teksto de Giorgio Silfer, je la inaŭguro de la naturamika Esperanto-Domo en Malago, hieraŭ tagmeze, post la bonveniga saluto de sen. Julio Herrero, prezidanto de Esperanta Naturamikaro.

En sia bonvenigo la prezidanto de ENa ĝoje anoncis la akcepton de esperanto sine de la Naturamika Internacio, klarigante la rolon de la Esperanto-Domo kaj por la naturamika movado kaj por la esperanta popolo.

La tondon de la rubando faris la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, post festparolado tradukita al la kastilia fare de sen. Silfer. En sia parolado la Konsulo memorigis pri la pionira rolo de Malago en la historio de nia lingvo, klarigis la signifon de la konsorcio al kiu aliĝis ENa, skizis la perspektivon por ĝia aktiveco en Andaluzio.

La inaŭguron persone ĉeestis, aŭ gratulis per skriba mesaĝo, lokaj aŭtoritatoj, interalie la urbestro de Malago pere de skabenino Carmen Casero, la direktoro de la loka biblioteko, la rektoro de la universitata kursejo pri la hispana lingvo por eksterlandanoj (tute najbara al la Domo, kaj ideala konferencejo por estontaj aranĝoj).

Aparte dankinda estis la partopreno de la membroj de du Malagaj tempobankoj, kiuj multe helpis al la sukceso de la tago, brile kunordigitaj de c-ino Perla Martinelli. Fizike aŭ mesaĝe partoprenis geesperantistoj el Malago, Sevilo, Ronda, Jaen, Madrido, Katalunio. Inter ili mankis la estraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Kaj kompreneble ĉeestis la multnacia Civita parlamentanaro, inkluzive de ĉina, japana kaj kabinda Esperantianoj. Statistike la plej reprezentataj landoj ekster Iberio estis Svedio kaj Svislando.

Antaŭ ol regali sin per la riĉa bufedo preparita helpe de la Tempobankaj amikinoj, florarte ornamita kaj kun karakteriza spilistino en andaluza kampara kostumo servanta frandindajn vinojn el bareloj, la festantoj aŭskultis premiere la kanzonon "Málaga, marborda belo" el la voĉo de Anjo Amika, kun teksto originale verkita de Giorgio Silfer laŭ itala melodio.

(fotoj aperos en Heroldo de Esperanto)

[HeKo 517 4-C, 13 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0587 s s