Esperanta Civito

Konklude pri la sesio de la Forumo 2012

La Forumo de la Esperanta Civito, nome la asembleo de la establoj aliĝintaj al la Pakto, debatis hieraŭ en Malago pri la stato kaj perspektivoj de la esperanto-mondo.

Estis ĝenerale rekonite, ke la tradicia movadaro pli kaj pli krizas, sed grava parto de tiu krizo estas la tendenco atribui la krizon mem nur al eksteraj faktoroj (interreto, demografia misevoluo, financa krizo ktp), anstataŭ agnoski la erarojn en sia strategio kaj atenti pri la eblaj organizaj alternativaj modeloj. Inter ĉi-lastaj la plej kohera (se ne eĉ la sola) estas la raŭmisma, laŭ kies percepto esperanto unuavice estas lingvo en stato de funkciado, kontraste al la koncepto, laŭ kiu esperanto estas ĉefe planlingvo de esperata rolo iam estontece.

Por realigi la novan koncepton necesas kunlaboraj organismoj, kiuj aŭtente zorgu pri la interesoj de la esperantistaro en diversaj lokoj de la civila socio, kiel ekzemple jam okazas per ĉeesto en PEN Internacia, Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, Naturfreunde Internationale ktp. Nur en la Esperanta Civito oni trovas tiun strategion.

La kompreno pri la aktualeco kaj valoro de la Esperanta Civito pasas tra tri elementoj: klereco pri la esperanto-kulturo, politika konscio (kaj sekve politika intereso), percepto pri Esperantio trans la framo de piramidasocia organiza modelo. Necesas labori por tia sociologia kaj komunika ŝanĝo.

En tia kunteksto, la individua engaĝo en establoj ekster la Pakto riskas ne resanigi la malsanulon, sed male plilongigi ĝian agonion.

[HeKo 517 5-C, 14 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0546 s s