Esperanta Civito

Unua C2-diplomito en Hungario

Per sukcesa ekzameno en Malago ĉe la naturamika Esperanto-Domo, Anna Bartek ĵus fariĝis la unua persono en Hungario kun C2-nivela diplomo, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, kaj fakte entute pri nia lingvo, ĉar nek ITK nek la sistemo reklamata per <edukado.net> havas la nivelon C2.

Sen. Anna Bartek estis ekzamenata de c-anoj Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer. Proponinte kiel fakan temon "la muzikan kulturon en esperanto" ŝi akceptis d-ron Silfer kiel kompetentan, sekve la komisiono ne bezonis venigi eksteran fakulon. Ŝia skriba eseo estos enretigita kiel ekzemplo por samnivela testo.

Estis ankaŭ dua kandidatino, por la nivelo B2, sed ŝi rezignis.

Ĉiujn diplomojn laŭ LTSEC liveras Kultura Centro Esperantista. Necesas turni sin al KCE por organizi lingvotestan sesion.

[HeKo 517 9-B, 19 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0585 s s