Esperanta Civito

Oktobra numero de Literatura Foiro, 259

En oktobra numero (259) de "Literatura Foiro" originala beletro ĉeestas per poemoj de Lina Gabrielli kaj Dimitrije Janiĉiĉ, rakonto de Julian Modest kaj unuakta dramo de Giorgio Silfer, "La njorin' de l' malaperinto". 

La eseo el la plumo de George Orwell, “Lear, Tolstojo kaj la Arlekeno”, estas la lasta traduka kontribuo de Donald Broadribb, kiu ankaŭ komentariis ĝin kelkajn tagojn antaŭ sia forpaso.

Zlatoje Martinov recenzas la trilingvan poemaron “Sonĝoj kaj ombroj” de Zdravko Seleŝ en la kroata, kajkava kaj esperanto. Lilia Nikolova recenzas la dulingvan libron kun poemoj de Senka Tomiĉ, “Lampiro en mozaiko” (en la serba kaj esperanto).

En sia recenzo pri la kompakta disko “Taglibro de brutulo” de Eterne Rima, Marco Cattaneo jam enkondukas kaj konkludas per la titolo “Niaj muzikistoj postrestas niajn poetojn”.

Ĉeĥa literaturo: “Belnostalgio - Strata lumigado” de Bohumil Hrabal en traduko Marie Brehová.

Planlingvistiko: Krunoslav Puŝkar prezentas la libon “Ekde la elfa ĝis la klingona: Esplorado de inventitaj lingvoj”,
redaktita de prof. Michael Adams.

Pri nia aktivado en PEN Internacia: la numero publikigas la Manifeston de Ĝirono pri lingvaj rajtoj en traduko de Marie-France Conde Rey kaj informojn pri la regiona PEN-konferenco en Budapeŝto kaj la ĉi-jara PEN-mondkongreso en Koreio. La revuo heroldas ankaŭ pri la unua literatura kafejo en Budapeŝto kaj la fondo de Fajszi Amika Rondo en la hungara ĉefurbo.

Adiaŭo al nia redakciano Zofia Banet Fornalowa: LF aperigas nekrologon pri ŝi kaj bibliografion de ŝiaj artikoloj en la revuo.

En la oktobra LF estas ankaŭ la rezultoj de la Internacia Literatura Konkurso “Hristo Gorov”, kaj detaloj pri la inaŭguro de la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio,

En 2012 la plenkoloraj kovropaĝoj de “Literatura Foiro”, sub la grafika zorgo de Gábor Déak, prezentas agrogriflojn. La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete lofo ĉe mail.bg, skajpe <literatura.foiro>. Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds (Svislando); rete aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 518 5-B, 31 okt 12]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0545 s s