Esperanta Civito

Prefere helpi al TEJO, ol pirate uzurpi

Yenovk Lazian klopodas pirate uzurpi la Pasportan Servon de TEJO, profitante ĝian nunan krizon. Kontraŭ la uzurpanto protestis TEJO-estraranoj. Sed sen uzurpado kaj sen piratado io simila al la kombino de Pasporta Servo kaj delegita reto estas naskata de la Esperanta Civito.

"Estas ĵus rezervita la domajno por konstrui la Esperantan Tempobankon, pri kiu estas laboranta juna informadikisto itala" komunikas la Kapitulo. La tempobanko, aŭ Pasvorta Reto laŭ la leĝa difino, arigos gecivitanojn kiuj deziras reciproke helpi unu la alian laŭ sistemo jam elprovita en multaj landoj, kaj fakte pli moderna ol la tamen meritaj Pasporta Servo de TEJO aŭ delegita reto de UEA.

"Pasvorta Reto funkcios per retejo, kiu enhavos la liston de la tempobankanoj. Ĉiu proponos siajn kompetentojn por helpoj pagendaj per horĉekoj. Ĉi-lastaj ne ekzistos virtuale, sed nur el papero, kaj estos aĉeteblaj en bloketoj po dek ĉekoj, kontraŭ sume dek ok eŭroj (krom eventualaj rabatoj por malriĉaj landoj)". Sed kiuj estus la eblaj kompententoj? Jen la plej oftaj, laŭ la formulo "Mi pretas helpi": gastige (do, kiel Pasporta Servo), lingve (lingvaj konsiloj), traduke (al etnolingvoj tra esperanto), informadike (konsiloj por Facebook, konstruado de retpaĝoj ktp), ekzamene (por prepari al lingvotestoj laŭ LTSEC), literature (konsiloj por redakti proze aŭ poezie), veturige (kvazaŭ delegito pri turismo) ktp.

La retpaĝoj enhavos mondmapon kie lokalizi la tempobankanojn, kaj la koncernajn slipojn. Ĉu ne eblus proponi al TEJO kunlabori, kunigi la laborfortojn? "Ni pretas interparoli kun la estraro de TEJO pri la temo, kaj certe ni ne pirate uzurpos la nomon" respondas la Kapitula informanto. "Sed oni atentu, ke nia iniciato respondas al alia kriterio ol Pasporta Servo, ĝi naskiĝas kiel tempobanko."

[HeKo 519 1-B, 6 nov 12]

Yenovk Lazian komentariis en skandalgazeto:
Koncerne la Civiton, ĝi agas responde al mia malakcepto de la invito aliĝi. Mi havas nenion kontraŭ ili, sed volas havi nenion ajn komunan, ĉu ne plenrajte?

Respondo ricevita de paktinta establo:
S-ro Lazian mensogas du fojojn. Mensogo unua: li ricevis neniun inviton peti la esperantan civitanecon, sekve li ne povis ĝin (mal)akcepti. Mensogo dua: li mem ekrilatis al Esperanta Naturamikaro, kontaktante kaj la oficialan adreson kaj la vicprezidanton, por informiĝi kiel peti aliĝon al ENa kaj eĉ kunlabori. Ricevinte la respondon, al kiu pagi la kotizon, li eksilentis. Ricevinte la inviton al la inaŭguro de la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio, li reagis insultante, ĉar li eksciis ke ENa membras en la Pakto. Turkoj ĝojus ekscii ke armeno tiel mensogas, bedaŭrinde.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0608 s s 
  Total: 0.0744 s s