Esperanta Civito

Vintraj kulturaj semajnfinoj en KCE

Dominique de Mestral estos la prelega gasto en Ĉaŭdefono, 15-16 decembro 2012, okaze de la Zamenhofa Semajnfino organizita de Kultura Centro Esperantista. La aranĝo havos duoble festan karakteron, ĉar ĝi koincidos kun la unua datreveno de la nupto Rooke-Liu, kiuj deziras festi tion kun kiel eble plej multaj geamikoj, interalie tiuj de la Svisa Esperanto-Koruso.

Fine de januaro 2013 KCE okazigos sian Asembleon, dum la mateno de la 26a. Posttagmeze kaj dum la posta mateno la kultura programo inkluzivos la prezenton pri la situacio de la finn-ugraj popoloj, laŭ dokumentaro preparita de c-ano d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de la Internacia Asocio de Finn-ugraj Popoloj. Prelegos sen. Giorgio Silfer, mem finn-ugristo.

La semajnfino 23-24 februaro 2013 verŝajne koincidos kun la Asembleo de LF-koop. Ĝi estos kulture vervigita de virino, c-ino Jun Liu, kiu prezentos koncize, sed kiel eble plej interese, la historion de la ĉina literaturo.

La aranĝoj okazos en la Esperanto-Domo kaj inkluzivos agrablajn komunajn vesperumojn sabate.

Pliaj informoj ĉe <kce ĉe esperantio.net> aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 519 2-B, 8 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0599 s s