Naturamikaro kaj "Marbordo de la Suno" invitas
La Zamenhofologia Semajnfino en Andaluzio, 15-16 decembro 2012, havos kiel ĉefan preleganton prof-ron d-ron Walter Zelazny, kiel jam anoncite. Li prezentos premiere sian verkon pri L. L. Zamenhof, sabaton la 15an ekde 10h00, ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago.
La loka societo "Marbordo de la Suno", prezidata de sen. Julio Herrero (samtempe prezidanto de Esperanta Naturamikaro - ENa), organizos la 15an de decembro je 13h30 Zamenhof-tagmanĝon ĉe tute apuda restoracio, vidalvide al la mediteranea maro: fakte la sama kie ĝoje bankedis la inaŭgurintoj de la Esperanto-Domo, 12 oktobro 2012.
Post la tagmanĝo sen. Zelazny volonte respondos al la demandoj de la ĉeestantoj. La Zamenhofologia Semajnfino daŭros dimanĉon matene per la prezento de la kajero 2 de "Homarane", fare de ĝia redaktoro, c-ano Bertil Nilsson.
Por aliĝoj al la prelegaro kaj/aŭ la bankedo: <naturamik ĉe esperantio.net>. ENa prizorgas ankaŭ la eventualajn tranoktadojn.
[HeKo 519 9-B, 16 nov 12]