Esperanta Civito

Ĉu UEA kopias el ERA kaj la Esperanta Civito?

Laŭ gazetara komuniko dissendita el Roterdamo, "La alparolo de UEA en la 5a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj [Ĝenevo 27-28 novembro 2012] okazis en Esperanto: Stefano Keller legis kaj Cesco Reale interpretis hispanen, alineon post alineo. UEA atentigis pri la daŭra lingva diskriminacio ĉe laborpostenaj ofertoj, kiu hodiaŭ estas ankoraŭ malpli priatentata kaj malaprobata ol alispecaj diskriminacioj menciitaj en la Deklaracio pri la Rajtoj de Minoritatoj."

La uzo de esperanto eblis ĉar ĉiu partoprenanto en la Forumo rajtas sin esprimi en la propra minoritata lingvo, apud unu el la oficialaj UN-lingvoj. Tio signifas ke Universala Esperanto-Asocio ekprezentas sin kiel reprezentanton de aparta diaspora lingva minoritato, la esperantistaro: plene raŭmisma koncepto, ĝis nun kohere aplikata nur kadre de la Esperanta Civito. Ja du el la kvin membroj de la UEA-delegacio subskribis la Manifeston de Raŭmo, kaj unu el ili eĉ havas la esperantan civitanecon.

Aliflanke, pri la lingva diskriminacio ĉe laborpostenaj ofertoj ĝis nun enfokusiĝis nur Esperanto-Radikala Asocio, anatemita de UEA antaŭ pluraj jaroj. Estas interese, ke UEA rifuzas rilati al ERA, sed poste utiligas la ideojn de Giorgio Pagano, ne citante la fonton.

En la Esperanta Civito oni ne bedaŭras ĉi tiun, timidan sed efektivan, alproksimiĝon al raŭmismo, kadre de la ĉefa finvenkisma organizo. Temas pri plia paŝeto al la trafa strategio, kiu cetere estis la strategio de Zamenhof kiel homarano; simptomo kongrua kun alia, en la kongresa rezolucio de TEJO 2012. Ŝajnas ke, dum la komisiono Fettes plu elkovas sian "vizion", la konkrete agantaj sur publikrilata nivelo ĉerpas siajn ideojn aliloke.

Nu, la konvertiĝo al raŭmismo, kaj la konsekvenca aliĝo al la Pakto por la Esperanta Civito, estas unu el la proponoj por savi UEAn el sia konstanta sinkado. Ju pli malfrue, des pli malbone por UEA.

[HeKo 521 2-A, 1 dec 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0556 s s