Esperanta Civito

Vilmos Benczik en la dua literatura kafejo

D-ro Vilmos Benczik estis la gasto de la dua literatura kafejo, organizita hodiaŭ en Budapeŝto de Fajszi Amika Rondo, ĉe la Domo de Nacioj. Dum la lastaj jaroj d-ro Benczik, instruisto en altlernejo, malofte prelegis en Esperantio, tial lia aktiva rolo estis aparte rimarkinda.

Lia prelego enfokusiĝis pri la revuo "Hungara Vivo", kies redaktoro li estis, okaze de la ora jubileo de la unua kolekto. La unua ĉefredaktoro de HV estis Ludoviko Kökény, respondeca redaktoro estis Borbala Szerémi Tóth. 

La publiko aŭdis interalie kiamaniere estis enpaĝigita la revuo antaŭ la apero de la moderna tekniko, kiel komputilo. La ĉeestantoj havis eblecon trafoliumi ĝuste numerojn de HV, el la kolektoj binditaj de d-ro Károly Fajszi.

Estis menciitaj ankaŭ la nomoj de Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy, sed nur kiel aktivaj legantoj de la revuo. Ankaŭ pri tio ni estis informitaj, kiom da abonantoj havis „Hungara Vivo”.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 521 5-B, 3 dec 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0588 s s