Esperanta Civito

Akademio de Esperanto renovigas trionon

Venontjare la Akademio de Esperanto renovigos trionon de sia membraro, laŭ statuta kadenco. Pro la ĵusa forpaso de Laŭlum kaj Simonnet vakas du kromaj postenoj, tial necesos elekti dek sep personojn.

La elirantaj akademianoj estas entute dek kvar, ĉar pli frue forpasis ankaŭ La Torre. Jen iliaj nomoj: Perla Ari Martinelli, Marc Bavant, Marjorie Boulton, Dao Anh Kha, Michel Duc Goninaz , Koffi Gbeglo, Anna Löwenstein, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Amri Wandel, John Wells, Xie Jü-ming. Ne estas certe ke ili ĉiuj rekandidatiĝos, sed laŭ la ĝisnuna sperto probable rekandidatiĝos almenaŭ Perla Ari Martinelli, Marc Bavant, Marjorie Boulton, Michel Duc Goninaz, Anna Löwenstein, Carmel Mallia, Otto Prytz, John Wells. La plejmulto estas pli ol 70-jaraĝa.

Dum la lasta jartrio la Akademio ne multe aktivis. Nova Oficiala Aldono ne aperis. Kompense, eĉ malpli aktivis (praktike mortis) la dua Akademio, literatura, iniciatita de d-ro Mauro Nervi. Kontraŭkompense, UEA okupis agadterenon kiu apartenus al la Akademio: terminologio. Prezidanto Wells malsanis, sed ŝajne resaniĝis. Rekomendo pri la formulo "estas -A, estas -E" vekis amason da kritikoj, ankaŭ interne de la Akademio.

[HeKo 451 6-A, 6 dec 12 ]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0590 s s