Esperanta Civito

Mirejo Grosjean organizos afrikan kongreson

Kiel kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo ŝi ne volis ke eŭropa esperanto-kongreso okazu en Svislando, sed kiel vizitanto de Afriko ŝi pretas kunorganizi grandskalan kongreson en alia kontinento. Tia estas la intenco de Mireille (Mirejo) Grosjean, laŭ la bulteno "Kotonua Gazeto", numero 1, 21 novembro 2012, kiu raportas pri ŝia ĵusa vizito en Afriko (pagita de meksika esperanto-fondumo)

La kvina Afrika Esperanto-Kongreso okazus fine de 2013 (preskaŭ dudek jarojn post la kvara) en Benino, zorge de la societo Scio Sen Bariloj, iniciatita kaj estrata ĝuste de s-ino Grosjean kun kelkaj afrikanoj, precipe el Benino. La societo estas neregistara organizo pli-malpli aganta laŭ ILEI-celoj.

La kongreson surloke organizos precipe Privas Tchikpe el Kotonuo. Li serĉis intertempe la apogon de la Afrika Komisiono de UEA kaj de la landa asocio benina. Se konsideri la delikatan situacion inter la togolanda landa asocio (praktike kontrolata de familio Gbeglo) kaj la Afrika Komisiono (estrata de alia togolandano), estos interese vidi kiel evoluos la rilatoj. Eble la kongreso utilos al pliboniĝo de la rilatoj. Ĉiukaze la persona prestiĝo de Mirejo Grosjean estas engaĝita en la iniciato. Eble en Afriko ŝi estos pli efika ol en Eŭropo.

[HeKo 521 8-A, 8 dec 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0556 s s