Esperanta Civito

Esperanto-kulturbingo debutos dum JES

Klerigi la junularon pri la esperanto-literaturo per ludo: chu eblas? Tion almenaŭ klopodos fari Giorgio Silfer, kontribuante al la programo de la 4a JES - Junulara E-Semajno en Naumburg-Saale (Germanio). Li elpensis ludon bazitan sur la klasika tombolo, tradicia en kelkaj eŭropaj landoj, dum la jarfinaj festotagoj. Jen ĝiaj reguloj:

La nombro de la ludantoj ne povas superi 30. La ludantoj ricevas po unu karto kaj staketon da fazeoloj. La ludestro eltiras nombron el saketo. Tiu nombro respondas al unu esperanto-artisto, kies portreton li montras: beletra aŭ muzika ulo. La nombroj estas 90, sed la artistoj nur 30, tiel ke ĉiu havas po tri nombroj.

Kiu havas la eltiritan nombron en sia karto, tiu krias ĝin. Sed antaŭ ol meti fazeolon sur la koncernan nombrofakon, necesas identigi la artiston, laŭte dirante lian nomon. La ludestro (helpata de asistanto) notas la respondojn, kaj je la fino malkaŝas la nomon: kiu divenis, tiu rajtas meti la fazeolon.

Oni daŭrigas per la eltiro de la plia nombro, kaj tiel plu laŭ la supra skemo.

Se aperas dua nombro kiu rilatas al jam malkovrita artisto, ĉi-foje la fazeolonto devus diri almenaŭ unu titolon (poemo, romano aŭ kanzono) de verko kies aŭtoro tiu estas, por rajti meti la fazeolon. Por helpi, la ludestro povas deklami kelkajn versojn de poemo el tiu aŭtoro, aŭ aŭskultigi fragmenton de ties kanzono. Ekzemple, aperis Zamenhof, kaj por helpi li deklamas "En la mondon venis nova sento / tra la mondo iras forta voko...".

Se aperas eĉ la tria nombro kiu rilatas al jam malkovrita artisto, la fazeolonto rajtas fazeoli nur se kapabla paroli dum 30 sekundoj pri tiu artisto (en kiu lando li naskiĝis/vivis, en kiuj jaroj, lia pseŭdonimo/vera nomo, kion li verkis ktp, ion ajn).

Ĉar oni devas eltiri minimume sesdekon da nombroj, por atingi la tombolon (t.e. tri kvinoj okupitaj, do la tuta karto), la ludo daŭrus inter du kaj tri horoj. Por la gajnintoj (unua kvino, dua kvino, tombolo) oni povas proponi librojn kiel loton.

Agrablan kunludadon per la Esperanto-kulturbingo!

[HeKo 521 9-A, 9 dec 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0583 s s