Esperanta Civito

Kompleta la 43a jaro de Literatura Foiro

Per la decembra numero 260 kompletiĝas la 43a jarkolekto de "Literatura Foiro", la plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto, fondita de la literatura rondo "La Patrolo" en 1970.

Poezio proponas versojn de Carmel Mallia kaj Elena Popova, kaj uverturon de Anonima.

Prozon reprezentas originala rakonto de Julian Modest kaj “Longa Mejlo” de Ota Pavel, per la traduko de Marie Brehova.

Carlo Minnaja literaturkritike eseas pri la verkaro de Lorjak, aŭ Jacques-Louis Mahé, naskita antaŭ cent jaroj.

Recenzoj de libroj: Josip Pleadin pri “Ne skzistas verdaj steloj” de Liven Dek; Mariana Evlogieva pri “La Mirinda Sorĉisto de Oz” de L. Frank Baum, tradukita de Donald Broadribb; Nikola Uzunov pri “Mi renkontas vortojn” de Zdenka Bergrová, tradukita de Jaroslav Krolupper.

Zamenhofologio: Francisko Degoul pri la lasta kongresa parolado de la Majstro en Krakovo, 1912.

Historiografio: Marco Cattaneo malkovras por ni esperantistoj duan efemeran "ŝtaton", post Amikejo (1907), kie esperanto estis oficiala lingvo, Insulo de la Rozoj (1969) en la Adriatiko.

En la PEN-rubrikoj: dankparolo de Samar Yazbek, ĉi-jare ricevinta la Tucholsky-premion de la Sveda PEN, kaj prelego de Dorin Tudoran dum la regiona konferenco de la Hungara PEN la pasintan septembron. En la numero aperas ankaŭ la vochdonilo por la PEN-premio “La Verko de la Jaro 2012", por kiu kandidatas kvar prozaj titoloj.

Teatro: Giorgio Silfer pri “Gaste ludi en Bolzano” de Sándor Márai, prezentita ĉi-jare en Parizo.

Fine de la decembra numero Ljubomir Trifonĉovski panegiras pri la esperanta tradukisto, poeto kaj editoro Venelin Mitev, okaze de lia 70-jara jubileo.

En 2012 la plenkoloraj kovropaĝoj de “Literatura Foiro”, sub la grafika zorgo de Gábor Déak, prezentas agroglifojn.

La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj la parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete <lofo ĉe mail.bg>, skajpe <literatura.foiro>. Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds (Svislando); rete <lf-koop ĉe esperantio.net> aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

Por la jaro 2013 la abontarifo restas la sama de 2012.

[HeKo 522 1-B, 10 dec 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0546 s s