Esperanta Civito

Tago de la Esperanta Kulturo 2012 en Malago

Prof. d-ro Walter Zelazny gaste prelegis en Malago, ĉe la Esperanto-Domo de Andaluzio, okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo 2012: komuna aranĝo de Esperanta Naturamikaro (kultura parto) kaj la loka societo "Marbordo de la Suno" (bankedo), ambaŭ prezidataj de sen. Julio Herrero.

La studa parto okazis jam matene de 15 decembro 2012: anstataŭ semajnfino disvolviĝis tutsabata aranĝo, pro la flughoro al Pollando de sen. Zelazny. Partoprenis interalie du ĉefredaktoroj: gec-anoj Perla Martinelli (Femina) kaj Bertil Nilsson (Homarane). Inter la andaluzoj estas menciinda la ĉeesto de c-ano Andrés Martín, prezidinto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj nuna kortumano de la Esperanta Civito. Plia zamenhofologo estis sen. Giorgio Silfer.

La unua kultura aranĝo en la Esperanto-Domo, post ĝia inaŭguro en oktobro 2012 kaj la admirita restrukturigo, enfokusiĝis pri la verko de Walter Zelazny "Ludwik Zamenhof", tradukata al esperanto el la pola originalo. La debato kontribuis al la esploro pri la rilatoj inter homaranismo kaj la framasona movado, ĝuste ĉar tio aparte gravis en Hispanio. Fakte, la verko de Zamenhof resumanta la homaranismon en sia lasta varianto aperis en Madrido, 1913, fare de iu framasona esperanto-societo, malantaŭ kiu situis Julio Mangada Rosenörn, tiam infanteria kapitano.

Marĝene al la semajnfina programo eblis priparoli ankaŭ la estontan aktivecon de Esperanta Naturamikaro (kun interesa projekto en Skandinavio) kaj de Scienca Instituto Zamenhof (kun interesa projekto en Pollando).

[HeKo 522 5-B, 18 dec 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0118 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0523 s s