Esperanta Civito

Semajnfino pri bibliotekoj januare en KCE


Kultura Centro Esperantista, tuj post sia ordinara Asembleo sabaton la 26an de januaro 2013 matene, gastigos kulturan semajnfinon pri la esperanto-bibliotekoj. Estas invititaj la bibliotekistoj de la Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto, de CDELI en Ĉaudefono, de la Interlingvistika Biblioteko ĉe IULM en Milano.

Virtualan viziton ĉe la fama Fajszi-kolektaĵo gvidos f-ino Annikó Nemes, staĝanta en Svislando kaj Italio dum kelkaj semajnoj, pro interkonsento inter KCE kaj OIK, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Faka kontribuo estas atendata ankaŭ de s-ro Claude Gacond, arkivisto ĉe CDELI, kies multjara sperto estas konata.

La semajnfino disvolviĝos en la Esperanto-Domo de Svislando, sed eblos sekvi la debaton, dimanĉon matene, per skajpa konektado. Unuafoje KCE eksperimentas tiun ĉi metodon, esperante pri sukcesa rezulto. La debaton kunordigos la prezidanto de KCE, sen. prof. Giorgio Silfer.

[HeKo 522 9-B, 29 dec 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0547 s s 
  Total: 0.0712 s s