Esperanta Civito

Internacia Festivalo atingis epilogon

Naskite en 1979 kiel natura daŭrigo de Internacia Seminario por la IS-generacio kiu ne plu estis en TEJO-aĝo, Internacia Festivalo atingis la 29an fojon jarŝanĝe en Dortmundo: dudeknaŭan kaj antaŭlastan. La 30a, okazonta eble eĉ ne en Germanio, sed en Aŭstrio, estos la lasta, kaj fermos la multjardekan sperton de Hans-Dieter Platz kiel talenta organizanto de tiaj aranĝoj.

La finon de IF nur parte klarigas la malkresko de la aliĝantaro: ankoraŭ pli ol ducent en 2005, ili ŝrumpis iom post iom ĝis malpli ol naŭdek ĉi-foje. Laŭ popola voĉo tiun malkreskon kaŭzas la multiĝo de la jarfinaj renkontiĝoj, laŭ konkurenco kiu altiras eĉ la plej tradiciajn amikojn de la eterne simpatia HDP. Sed certe influas ankaŭ la paralelaj kresko de la meza aĝo kaj malapero de infanoj, kiuj intertempe atingis IS-aĝon.

La etoso simple ŝanĝiĝis: se en JES (daŭrigo de la iama IS) vi perceptas nunon kaj futuron de Esperantio, en IS vi sentas la paseon. Kaj la sama kanto, kiu sonoras amuze en unu salono, sonas nostalgie en alia. IF atestas ke ekzistis bela Esperantio, kiam Eŭropo estis dividita en du blokoj, kaj nia lingvo helpis transpasi la limojn. Estis la Eŭropo kun okcidenta Berlino, la sovetiaj tendaroj, ne diskrevinta Jugoslavio: socio en atendo de tondro sen pluvo, junularo kiu kapablis ne morti soife sub la nuba riĉeco de la ĉieloj.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 523 5-A, 3 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0565 s s