Esperanta Civito

Mark Fettes unusola prezidonto de UEA

Laŭ magra komuniko de la "elekta komisiono", la esploro pri kandidatoj al la nova estraro de Universala Esperanto-Asocio ne ŝajnas tre fruktodona:

"Ni demandis plurajn personojn en kaj ekster la Komitato, ĉu ili pretas kandidatiĝi por ofico en la venonta Estraro de UEA. En tiu demandado partoprenis ankaŭ komitatano Mark Fettes, kiu ĝis nun estas la sola anoncita kandidato por la prezidanteco. Atingis nin kelkaj malakceptoj, kelkaj donis principan konsenton (foje kondiĉan), de aliaj ni ankorau atendas respondon" komunikis al la komitato d-ro Ulrich Lins, nome de tiu komisiono.

El la komuniko oni deduktas ke neniu emas konkuri kun s-ro Fettes, almenaŭ pormomente. Tio signifus ankaŭ ke, ĝuste kiam oni "liberaligis" la sovetiecan elektoproceduron ĉe UEA, la interna demokratio ankoraŭ tre hezite paŝas.

Ni memoru ke por prezidi UEAn kutime estas nur unu kandidato por unu gvida posteno (kaj sen propra programo), dum ekzemple por la konsuleco de la Esperanta Civito ĉiam estas pli ol unu kandidato, kun propraj programoj inter si konkuraj.

[HeKo 524 6-A, 17 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0555 s s