Esperanta Civito

Malaga magistrato vizitas Esperanto-Domon

La urbestraro de Malago faris oficialan viziton en la Naturamika Esperanto-Domo: efektive, unuan fojon en la historio de la malaga Esperantio okazis tia vizito, kiu per si mem estas agnosk pri la valoro de esperanto, danke al la aktiveco de Esperanta Naturamikaro.

La magistraton reprezentis la skabeno pri la distrikto Malago Orienta, s-ino Carmen Casero, akompanata de la distrikta direktoro. Ilin akceptis sen. Julio Herrero, prezidanto de ENa, c-ino Perla Martinelli, sekretario de ENa, kaj s-ino Milagros Abada, nova stabanino.

La skabenino admiris la Domon, laŭdante ĝian sobran eleganton, kaj informiĝis pri la tiea aktiveco. Eksciinte ke, interalie, la Domo gastigas la redaktejon de "Femina", kun granda intereso ŝi trafoliumis la lastajn numerojn de la revuo.

La interparolo, ĉiam tre agrabla, enfokusiĝis ankaŭ al la rilatoj kun la lokaj bibliotekoj, ĉar la esperanto-libraro grandparte bezonos trovi lokon en publika institucio. Ankaŭ pri tio la magistratanino donis tre utilajn indikojn. Plia grava punkto estos la ebleco utiligi senpage la salonon de la tute najbara junulara domo, kaze ke necesus ejo por pli ol dekkvino da personoj (la nuna kapacito de la salono en strato Ricardo de la Vega).

La vizito daŭris pli ol horon kaj ĝin sekvos pliaj oficialaj kontaktoj.

[HeKo 525 6-B, 1 feb 13]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0704 s s 
  Total: 0.0866 s s