Esperanta Civito

Conde Rey en ALTE-laborgrupoj

Kiel kutime, Kultura Centro Esperantista (kaj neniu alia) reprezentas nian lingvon ĉe la specifaj laborgrupoj de ALTE, Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj. Ĵusa kunveno okazis en Francio, apud Parizo. Nia delegito estis sen. Marie-France Conde Rey.

ALTE estas plu diskutanta pri tri temoj: la lingvotestaro por enmigrintoj, la profilo por la inspektoroj kaj la ĝisdatigo de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Sen. Conde Rey sekvis la lastajn du. La vidpunkto de KCE estis de ŝi donita, kaj ricevis atenton.

En la laborgrupoj neniam partoprenas la reprezentanto de la hungara ITK, kies eksterlanda giĉeto estas UEA. Efektive la lingvotestado ĉe ITK (kaj UEA) ne kongruas kun KEFR, interalie ĉar ili metas la skriban parton antaŭ la parolan. Konsekvence ĉe la Esperanta Civito oni agnoskas neniun diplomon donitan de ITK pri esperanto, escepte de tiuj donitaj al hungaraj ŝtatanoj rezidantaj en Hungario.

Ankaŭ pri tio estas tamen duboj rilate la ekvivalentigon kun LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito), ĉar lastatempa kontrolo montris ke la B2-diplomo de ITK, danke al kiu iu atingis eĉ laborpostenon en publika institucio de Budapeŝto, apenaŭ ekvivalentas al B1 ĉe KCE.

Tial verŝajne la ekvivalentigo estos baldaŭ petebla nur pri ITK-diplomoj donitaj antaŭ 2007.

[HeKo 526 1-B, 10 feb 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0403 s s 
  Total: 0.0536 s s