Esperanta Civito

Post tri semajnoj ekos la Tempobanko

Pasvorta Reto (aŭ Esperanta Tempobanko) ekos la 8an de marto 2013, dankeme al la Esperantianinoj kiuj proponis ĝin, unuavice c-ino Perla Martinelli.

La retejo estas praktike preta, same kiel la aplika reglamento. Dekkelkaj retanoj estas nun kuplitaj, eksperimente. La celo estas kvindeko ene de la unuaj tri monatoj, kaj kelkcento en plena reĝimo.

Samtempe kun la retejo www.tempobanko.net ekos Facebook-paĝo, kiu utilos kaj reklame kaj kiel interna babilejo, en ŝirmita grupo.

La grafikon de la retejo, kaj de la Facebook-paĝo, prizorgas juna lernanto en Italio. Laŭ sia eldonrajto, LF-koop disponigis bildojn el la furora lernolibro "Paŝoj al plena posedo", desegnitajn de s-ro Martin Markarian por ĝia kovrilo kaj por la internaj ĉapitroj.

La scivolemaj fakte ne vidos multon en la nova retejo: necesas esti retano por transiri la unuan pordon. Retano ricevas retpoŝtan adreson el la domajno esperantio.net, kaj nur per tiu eblas komuniki. Por eniri la retejon, la retano havas propran kodon, el kiu per specifa algoritmo formiĝas la pasvorto. Se li forgesus ĝin, li povus facile rekonstrui ĝin (kun iomete da pacienco).

Kiam retano eniras, li trovas la mondmapon kun la situo de la tempobankanoj (jam en kvar kontinentoj!), kaj la detalojn pri ili. Tiuj detaloj ne estas legeblaj por ordinara vizitanto, gaĝo (ne esperantisto) aŭ gringo (akronimo el la angla Green plus la persa Go: verdulo-merdulo, alivorte, esperantisto kiu ne helpas, sed malhelpas la evoluon de Esperantio, per trolado, parazitado, burokratado, statuta malrespekto, insultado, pseŭda anarkiismo, superflua krokodilado, dogmeca antiraŭmismo, flava ĵurnalismo...).

La plena utiligo de la retejo tamen eblas nur se la retano aĉetis la ĉeklibreton: ja la tuto funkcias per horĉekoj -- mi dediĉas al vi du horojn pro traduka servo, vi repagas al mi per du horoj da ĉiĉeronado okaze de vizito en via urbo, ekzemple. La horĉekoj (kiel normale en ĉiu tempobanko) ne estas virtualaj, sed el papero.

Restas nur atendi por vidi kiel sukcesos ĉi tiu mestiza produkto de iama Amikeca Reto kaj iama UEA-konsularo, vervigita per forta komunuma elano, ĉar raŭmisme konceptita.

[HeKo 526 3-C, 14 feb 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0747 s s 
  Total: 0.0886 s s