Esperanta Civito

Rapida asembleo 2013 de LF-koop

Kutime en Esperantio la asembleojn partoprenas precipe la estraroj kaj malmulte la simpla membraro. Ĉe LF-koop okazas la malo: hodiaŭ ĉeestis nur unu komitatano, sen. Marie-France Conde Rey, kiu prezidis ĝin.

Je la malfermo, la kooperantoj eksciis pri la farto de sen. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro". Kun kvin rompitaj ripoj kaj operaciita pulmo li atendas elhospitaliĝon por la venonta semajno: li konvaleskos hejme. La asembleo bondeziras al li; samtempe ĝi tre ĝojas pro la bona konvalesko kaj refortiĝo de alia ĉefredaktoro, Perla Martinelli.

La asembleo konstatis ke translokiĝoj kaj malsanoj perturbis la eldonritmon de la periodaĵoj en 2012.  Tamen kaj "Literatura Foiro" kaj "Femina" reakuratiĝis, kaj "Homarane" n-ro 2 estas prespreta. La sola zorgo venas de "Heroldo de Esperanto", kiu malfrue kaj malregule aperadas; tamen ĉiuj numeroj estas redaktataj.

La librofako anoncas ke "Historio de la esperanto-literaturo", aŭtorita de c-ano Carlo Minnaja, estas preskaŭ finita. Ĝi estos publikigita ĉi-jare.

La financa situacio ne vekas zorgojn, ankaŭ danke al la rento de la nemoveblaĵo. Pli zorgiga estas la malforto de la Administra Komitato: dum la venontaj monatoj necesos streĉo por refortigi la tutan stabon. Interalie, LF-koop rekomendas al siaj kunlaborantoj partopreni en la Atelieroj pri redakta kreivo, sponsoritaj de Feminisma Esperanta Movado. Estis konstato, ke inter la gravaj internaciaj gazetoj (Esperanto, Kontakto, Sennaciulo, La Ondo de Esperanto ktp) nur tiuj de LF-koop havas ĉefredaktorinojn. Kio tute kongruas kun la strategio de la Esperanta Civito, plej valoriganta virinojn en Esperantio.

[HeKo 527 1-B, 23 feb 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0582 s s