Esperanta Civito

Partoprenontoj en la 4a Ateliero de FEM

Naŭ personoj estis akceptitaj al la prepara kurso por la partopreno en la 4a Ateliero pri redakta kreivo, organizata de KCE sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, en Ĉaŭdefono 8-13 julio 2013.

Ili estas (parenteze la ĉefaj eduklingvoj): Marie-France Conde Rey (franca); Anna Bartek (hungara); Paola Birgit Giommoni (itala); Polina Kalnitskaya (rusa);  Jarlo Martelmonto (sveda); Perla Martinelli (itala); Chamberline Nguefack (kamerunia idiomo kaj franca); Dieter Rooke (germana); Etel Zavadlav  (kroata). Krom du, ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon.

La ateliero estos enfokusigita pri la redaktado kaj grafiko de la revuo "Femina", sed kompreneble kion oni lernas, tio taŭgas ankaŭ por aliaj periodaĵoj. Por la formado necesas almenaŭ la nivelo B.2, laŭ diplomo de LTSEC aŭ ĝia ekvivalento.

La prepara kurso komenciĝos ĉi-semajne.

[HeKo 527 4-B, 28 feb 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0588 s s