Esperanta Civito

Pepo sur terglobo, emblemo de Pasvorta Reto

En dato 18 marto 2013 s-ro Martin Markarian klopodis kontakti la Pasvortan Reton aŭ/kaj la Esperantan Civiton. Kvankam tio estus tre facila (sufiĉus klaki la klare indikitan lokon, ĉu en la enirpaĝo de Pasvorta Reto ĉu en la enirpaĝo de la Civita organo, HeKo) lia mesaĝo iris samtempe kaj unuafoje al kvar adresoj, el kiuj tri ne ekzistas.

La desegnisto ricevis la sekvan respondon, en dato 20 marto 2013:

Kara S-ro Markarian,
Kiel vi certe konstatis, tri el la kvar adresoj al kiuj vi mesaĝis ne estas aktualaj; bonŝance la kvara plusendis vian mesaĝon al nia eldonejo, tiel ke ni povu respondi. Vi do ne miras, se ankaŭ LF-koop ne konis vian nunan adreson, kio ne ebligis komunikadon pli frue inter ni.

Informo pri la uzo de Pepo-bildoj kadre de la Pasvorta Reto (Esperanta Tempobanko) tamen povis atingi ankaŭ vin tra la plej grava retagentejo en Esperantio (pli ol tri mil vizitoj tage).  Interalie en tiu gazetara komuniko eblas legi ke: "Laŭ sia eldonrajto, LF-koop disponigis bildojn el la furora lernolibro "Paŝoj al plena posedo", desegnitajn de s-ro Martin Markarian por ĝia kovrilo kaj por la internaj ĉapitroj." Fakte LF-koop sponsoras tiun valoran projekton, ankaŭ pere de tiu disponigo.

Surbaze de la supra klarigo, LF-koop agis laŭ sia rajto, lezante nenies rajton de TEJO, kiu neniom posedas la bildojn el "Paŝoj al plena posedo". La estraro de TEJO mem estis oficiale informita pri la enhavo kaj grafiko de Pasvorta Reto ankoraŭ dum la pasinta jaro. Neniu negativa rimarko venis el ĝi pri la uzo de Pepo-bildoj apartenantaj al LF-koop. 

Esperante ke la afero estas klarigita, plej kore salutas Kooperativo de Literatura Foiro 

Al la supra mesaĝo s-ro Markarian tuj respondis per tri frazoj, el kiuj du elipsaj:
Dankon pro la klarigo. Mi ne rekonis la bildojn kiel tiuj el la "Paŝoj al plena posedo". Do en ordo.

La postan tagon la retestro registris la koloran bildon el la kovrilo de "Paŝoj al plena posedo", la furora lernolibro de William Auld, la sola reeldono kiun li skribe permesis. Ĝi situos ankaŭ en la horĉekoj kaj karakterizos la solan esperantlingvan inter la tre multaj tempobankoj en la mondo.

[HeKo 529 1-C, 26 mar 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0563 s s