Esperanta Civito

"Femina" - jaro naŭa, numero tridektria

Atingis la naŭan jarkolekton la organo de Feminisma Esperanta Movado, ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli. La printempa numero (33) de 2013 enfokusiĝas al la ĉeftemo "La korpo kaj ĝia mesaĝo", kaj fakte unuafoje okupiĝas pri la ukraindevena sed jam transnacia movado Femen.

Ŝajnas strange ke la esperanta feminismo atendis iom longe por okupiĝi pri Femen. Tion klarigas unuavice la raporta inerteco de ukrainaj esperantistinoj: kvankam ne mankas la ĵurnalisme dotitaj (ekz. Olga Kerzjuk), ili silentas pri la fenomeno. Duavice la esperanta mikrosocio ĝenerale malfruas pri la politikaj novaĵoj makrosocie. Pri "La korpo, nia sola armilo" fine verkis la ĉefredaktoro mem.

Sed la ĉeftemo trediĝas ankaŭ en la mesaĝo okaze de la Oka de Marto, fare de la vickonsulo pri socialaj aferoj, sen. Chamberline Nguefack Zedong. Kaj en la dua serio en la artikolserio pri genro kaj jogo, fare de Kardel. Kaj en "Ministrino en latekso", pri la rumana ministro pri turismo.

Biografia kaj historiografiaj eseoj pli kaj pli oftas en "Femina". En ĉi tiu numero Gisela Alcó Vidal portretas Marian Julivert, feministinon kaj esperantistinon en la iama Katalunio. Anna Bartek esploras pri la Sibilo de la Rejno, nun doktoro de la romkatolika eklezio. Judit Felszghy rakontas pri la edzino de la hungara nacia poeto SándorPetöfi: Julia Szendrey. Kaj Perla Martinelli nekrologas pri la Nobel-laŭreato Rita Levi Montalcini.

Paola Birgit Giommoni esploras planlingvistike Laddan, inventitan por fikcia, utopia aŭ eĉ distopia socio bazita sur ina mondpercepto. La femina kino ĉeestas per recenzo de Marie-France Conde Rey pri la filmo "Estonino en Parizo".

La artikoloj pri la kreskanta violento kontraŭ virinoj, speciale en Azio, rekondukas al la ĉeftemo. Necesas strategio por batali pli efike kontraŭ tio.

"Femina", posedata de FEM, estas revuo eldonata kaj administrata de LF-koop. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 529 7-B, 4 apr 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0582 s s