Esperanta Civito

La dua kamiŝibajo en nia literaturo

Giorgio Silfer regalis nian literaturon per dua kamiŝibajo, finverkita ĝuste hodiaŭ. La teatrofabelo titoliĝas "Karmezina renkontis Lupon" kaj konsistas el dek ses scenoj, laŭ unuopaj desegnoj. Li nun serĉas desegniston: por la unua kamiŝibajo, "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj", estas pentranta s-ino Leonora Gutierrez en Meksiko, dum la italan version ilustras s-ino Alda Vercesi. La aŭtoro ne antaŭvidas la italigon de la dua.

Same kiel por Albaniva, sen. Silfer donas propran, originalan interpreton pri fama fabelo, kiun li reverkis komplete. Se la unua kamiŝibajo resendas al Neĝulino, la dua ŝajnas inspirita de Ruĝa Ĉapuleto. Ĉi tiu aperas kiel juna adoleskantino en griza tuniko kaj ruĝa pelerino, trairanta arbaron por alporti provianton al sia avino. Lupo estas viro, fakte Wolf(gang) la Arbarmastro (laŭ negativa arketipo plej trafe disvolvita en "Sur la marmorklifoj" de Ernst Jünger: tie li identiĝas kun Adolf Hitler).

"Mia kamiŝibajo estas laŭta kondamno pri la perforto kontraŭ virinoj, pli precize knabinoj kaj knabinetoj" diras Giorgio Silfer, "perforto kiun ofte favoras la hejma edukado kaj la familia medio. Sed oni atentu ke Lupo ne estas ĉiam tiu kiu estas la lupo: la lupo ofte ekzistas, sed ne aperas, eventuale mortigas iom post iom ne rimarkate. Ne ĉiam la lupo kondukas al violenta morto, kelkfoje ĝi estas malrapida kaj sen resurekto. La lupo povas esti en tiu kiu protektas, kaj ne en tiu pri kiu oni jam malfidas."

En "Karmezina renkontis Lupon" ne mankas la Ĉasisto, kiu mortigas Lupon kaj savas avinon kaj nepinon. Sed lia rolo estas iom alia ol en la origina fabelo. Cetere, la sanga historio restas sanga ankaŭ ĉe Giorgio Silfer, sed surprize alispeca.

Ĉi tiu, fakte feminisma, kamiŝibajo finiĝas per kanto. "Mi ŝatus trovi ĝian partituron: ĉu iu povus helpi? La unuaj versoj tiel sonas: En domo de l' ĉasisto, tra l' verda foliar'..." demandas la aŭtoro, kontaktebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 529 9-A, 8 apr 13]

La aŭtoro mem trovis. Temas pri "Im Wald im grünen Walde".

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0544 s s