Esperanta Civito

Kion signifas pioniri?


"Kaj nun mi diras al vi: Detenu vin de ĉi tiuj homoj, kaj lasu ilin; ĉar, se ĉi tiu intenco aŭ ĉi tiu laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos; sed se ĝi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio. Kaj la Fariseoj konsentis kun Gamaliel; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin. Sed ili foriris de antaŭ la sinedrio, ĝojante, ke ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoro pro la Nomo. Kaj ĉiutage en la templo kaj dome ili ne ĉesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston." (Agoj 5, 38-42)

Hodiaŭ estas la Memortago de ĉiuj Pioniroj, oficiala festotago en la Esperanta Civito. Ĉar ankaŭ dimanĉas, mi ricevis la honoron diri ion pri ĝi. Kio estas pioniro, tion ni komprenas per la ĵus legita fragmento el la Nova Testamento. Pioniro estas la disvastiganto de nova ideo aŭ idealo, renkontanta reziston kaj eĉ persekuton. Sed kiel la bona arbo donas bonajn fruktojn, la bona ideo aŭ idealo estas destinita al sukceso, al venko. Do ne indas batali kontraŭ ĝi, ĉar estus kvazaŭ batali kontraŭ Dio, aŭ kontraŭ progreso.

La pioniroj en Esperantio ne estas nur la pioniroj de la unuaj jardekoj, kiam Zamenhof ankoraŭ vivis kaj ili ne ĉesis instrui kaj propagandi lian lingvon. Prave la Konstitucio skribas pri ĉiuj pioniroj. Andreo Ĉe aktivis post la morto de Zamenhof, sed li pioniris didaktikon tre valoran por Esperantio. La junularo en Raŭmo aktivis eĉ sepdek jarojn post la morto de Zamenhof, sed ili pioniris novan Esperantion entute.

Ni atentu, ke la pionirado ne nepre kupliĝas al la venko. Tio jam riskas generi miton, la miton de la fina venko, fakte. La ĉefa valoro de pionirado ne estas "atingi la celon en gloro", sed malkovri ke vere ekzistas la celo. Kaj por tiu celo inventi ion novan.

La agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo, antaŭ dudek jaroj. La enigo de la esperantistaro en la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj. La enkadrigo de nia lingvo en la ekzamenaro de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. La apliko de la tempobanka principo, per la Pasvorta Reto. Ĉio ĉi estas pionirado, pionirado kiu fontas el la nova Esperantio.

Tiel longe kiel la Esperanta Civito restas la loko kie eblas pioniri, ĝi "estas de Dio", kaj ĝiajn pionirojn "vi ne povos renversi".

(frato Melquíades OFM)

La 14an de aprilo 1917 mortis Lazaro Ludoviko Zamenhof.

[HeKo 530 3-C, 14 apr 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1010 s s 
  Total: 0.1176 s s