Esperanta Civito

Ses definitive akceptitaj por verkista ateliero


Rigora selektado de la partoprenontoj en la 4a Ateliero pri verka kaj redakta kreivo, organizota de KCE sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, 9-14 julio 2013. Estas definitive akceptitaj gec-anoj Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, Chamberline Nguefack Zedong, Dieter Rooke kaj f-ino Polina Kalnickaja. Forfalis, pro ne plenumo de taskoj, Jarlo Martelmonto (konvaleska), Etel Zavadlav (daŭre sen retaliro), Paola Birgit Giommoni.

"La celo de la ateliero ĉi-foje estas fortigi la redakcion de la revuo "Femina". Tio implicas certan nivelon de profesieco, unuavice diligenton en la plenumo de la asignitaj taskoj. Bedaŭrinde ne eblas ĵurnalismi sen retaliro kaj sen akurateco, eĉ se komprenebla pro misfarto" klarigas la trejnisto, Giorgio Silfer. "En 1982 mi decidis ne plu instrui al kiu ajn kontraŭ salajro (ankaŭ ekster Esperantio), sed nur okupiĝi senpage pri la kapablaj kaj meritaj, kiujn mi mem selektas. Tion mi faras de pli ol tridek jaroj, des pli volonte se temas pri la feminisma medio, kiel ĉi-foje. Mia kroma kondiĉo estas ke, kion mi donas, tion la disĉiplo redonu poste al alia kapabla kaj merita, ankaŭ senpage. Tial mi ne akceptas esceptojn: ĉiu havu sian ŝancon, al la koncernata trafi ĝin -- mi postkuras neniun. "

La ateliero ne estas rezervita al FEM-anoj aŭ al personoj kiuj havas la esperantan civitanecon. "Mi akceptis du sen la civitaneco en la prepara perkoresponda kurso: unu diligentas kaj restas, la alia ne. Neniu diskriminacio laŭ sekso aŭ statuso" konkludas sen. Silfer.

[HeKo 531 3-B, 27 apr 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0469 s s 
  Total: 0.0612 s s