Esperanta Civito

Printempa numero 2013 de "Literatura Foiro"


Tri poemoj de Lenke Szász (premiitaj en la pasintjara literatura konkurso EKRA) kaj rakonto de Julian Modest estas en la rubrikoj pri la originala esperanta literaturo de la aprila numero (262) de “Literatura Foiro”, kiu proponas ankaŭ eseon de Carlo Minnaja pri Miyamoto Masao, okaze de ties centjariĝo, kaj recenzon de Till Dahlenburg pri la poemaro “Maturaj meditadoj” de Dimitrije Janiĉiĉ.

Mondliteraturo: Perla Martinelli recenzas “Miracae” de Giovanni Pascoli, en la traduko de Nicolino Rossi. John Bayley eseas pri la rilatoj inter Aleksandr Solĵenicin kaj Aleksandr Tvardovskij. Kaj sciencfikcia rakonto “Najbaroj” de Rob Hunter, en traduko el la angla de László Radacsy.

Lingva politiko. Vinko Oŝlak pri kial utilas por ni esperantistoj unu el la lastaj decidoj de la demisiinta papo Benedikto: fondi Akademion por la lingvo latina.

Planlingvistiko. Krunoslav Puŝkar prezentas la preskau 350-paĝan libron “En la lando de inventitaj lingvoj. Aventuroj en lingvistika kreemo, frenezo kaj genio” (kun interesa subtitolo: “Esperantaj roksteloj, klingonaj poetoj, Loglanamantoj kaj frenezaj revuloj, kiuj provis konstrui perfektan lingvon”) de Arika Okrent.

En la PEN-rubriko dokumento el la jaro 1940: letero de la publicisto kaj politikisto Dimo Kazasov al la tiama ĉefministro de Bulgario, prezidanto kaj de la Bulgara PEN kaj de la Bulgara Akademio de Sciencoj prof. Bogdan Filov pro persekutoj al la judoj kaj al elstaraj verkistoj pledintaj por ili.

Filozofio: el la leteroj (1944-1945) de frato Marie-Dominique Molinie al Emil Cioran, tradukis el la franca Marie-France Conde Rey.

En la nova rubriko de la ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski: kia la sorto de la plej granda traca trezoro trovita en Bulgario, post decido de la tribunalo kaj ĉu io komuna kun la sorto de la esperantaj klubejoj post 1989 en la ekskomunismaj eŭropaj landoj?

Kun sia 44a jarkolekto en 2013 "Literatura Foiro” estas la plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj la parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete <lofo @ mail.bg>, skajpe <literatura.foiro>. Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage che Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando); rete <lf-koop @ esperantio.net> au ankau tra nia redakcio. Por 2013 la abontarifo restas la sama de 2012.
[HeKo 531 4-B, 29 apr 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0575 s s