Esperanta Civito

Nova teatra trilogio de Giorgio Silfer

Post "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" kaj "Karmezina renkontis Lupon" la ĵus verkita fabelo por kamiŝibajo "Gvendolena la blanke-brova" kompletigas la duan teatran trilogion de Giorgio Silfer. La unua, el tri unuaktaj dramoj, estis verkita inter decembro 2011 kaj marto 2012; la dua, el tri kamiŝibajoj, estis verkita inter januaro kaj majo 2013.

Ĉi-foje la dramisto tre libere vizitas la legendojn pri reĝo Arturo, donante tute originalan interpreton. Kvankam la titolo enhavas la nomon de Gvendolena, la vera protagonisto estas ŝia fianĉo Alfriko, kiu memorigas la figuron de sorĉisto Merlin. Kial la nomo de mezepoka angla gramatikisto?

"Alfriko malkovris sin sorĉisto kiam li konstatis, ke li facile ekposedas ĉiun lingvon. Sufiĉis aŭskulti la interparolon de maljunuloj, la meson de pastro, la ordonojn de armeanoj, la kantojn de maristoj -- kaj rapide li scipovis la keltan, la latinan, la saksan kaj tiel plu."

Male al Merlin, Alfriko ne apartenas al iu sorĉistino aŭ diino. Li kreas sian saĝon, ankaŭ pri magiaj artoj, danke al la vojaĝoj tra nordaj kaj sudaj maroj, akompane al bona onklo komercisto kiu komprenis lian talenton. Li kleriĝas ĉe grekoj, judoj kaj araboj, en socioj pli evoluintaj ol tiu de Avalono. Tien reveninte, li estos sorĉisto kaj mago simple ĉar la loka socio volas vidi en li tion. Li ludos gravan politikan rolon en la patrolando, kvankam li ne estas nobelo. Tamen nobelecon li akiras, ĝuste por svati Gvendolenan. 

La kamiŝibaja moralo koncernas la valoron de la sentoj kaj ilian influon al la decidoj de la homoj: "Se la inklino al virino povas detrui la tutan forton de viro, la inklino al beleco povas detrui la tutan forton de virino" meditas Alfriko. Kaj trovinte la magian formulon por malenvulti Gvendolenan, li kaŝas ĝian sekreton. Nur du ingrediencoj estas konataj el tiu formulo, kaj ili ambaŭ koncernas amon. Sed kio estas amo?

"Alfriko malkovris ke amo estas unuavice la projekcio de si mem, sur alia persono. Kaj se ni amas nin mem (kio tute ne estas egoismo), amo povas daŭri eterne. En la arabaj landoj li konsciis ke viro povas ami pli ol unu virinon, kaj samtempe kaj dum la tuta vivo. Kaj tio klarigas pri la psiko de saĝa viro. Pri la psiko de saĝa virino li estis pli rezervita. Aŭ lia tiurilata malkovro perdiĝis".

La kamiŝibaja trilogio de Giorgio Silfer estas originale verkita en esperanto. La aŭtoro tradukis ĝin ankaŭ al la itala. Premieroj de ambaŭ estas planataj por septembro 2013.

[HeKo 531 7-A, 5 maj 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0565 s s