Esperanta Civito

PEN preparas 20-jaran jubileon

Literaturaj kafejoj en Budapeŝto, por subteni ĝian rolon de kultura ĉefurbo en Esperantio; aktivado favore al la verkistoj persekutataj pro la uzo de malpermesata lingvo; partopreno en la PEN-mondkongreso en Islando, septembro 2013; sinergio kun la revuo "Literatura Foiro"; PEN-premio "La Verko de la Jaro". Jen la ĉefaj temoj pridiskutitaj de la ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro, kunveninta hodiaŭ en Budapeŝto, ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko, sub la prezido de c-ano d-ro György Nanovfszky.

La Asembleon partoprenis famaj nuntempaj esperanto-verkistoj, kiel c-ano István Nemere kaj sen. Giorgio Silfer, kaj famaj publicistoj, kiel sen. Ljubomir Trifonĉovski (ĉefredaktoro de LF) kaj c-ino Perla Martinelli (ĉefredaktoro de "Femina"). Interalie senkulpiĝis gravaj literaturaj tradukistoj, kiel c-anoj Tomasz Chmielik, Venelin Mitev kaj Bertil Nilsson (nuna prezidanto); alestis renomaj intelektuloj kiel gesenatanoj Marie-France Conde Rey sen. Walter Zelazny, kiu poste gastis ĉe la literatura kafejo organizata kunlabore kun Fajszi Amika Rondo en la lasta ĵaŭdo de ĉiu monato.

La 10an de septembro 1993 esperanto estis agnoskita kiel literatura lingvo fare de la PEN-mondkongreso en Santiago de Kampustelo. Ĉi-jare, samtage, en Rejkjaviko ni festos la dudekan datrevenon de tiu evento per speciala akcepto dum la PEN-kongreso: la prezenton realigos la tiamaj delegitoj, Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli.

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 532 7-B, 23 maj 13]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0540 s s