Esperanta Civito

Walter Zelazny en la literatura kafejo

Rekorde multnombra ĉeestantaro por la hieraŭa literatura kafejo, organizita kiel kutime ĉe la interetaĝa salono de la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, fare de Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro. La gasto estis prof. d-ro Walter Zelazny, kiu prezentis la esperantan version de sia libro "Lazaro Ludoviko Zamenhof", pere de intervjuo farita de sen. Giorgio Silfer. Alestis ankaŭ la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey.

La esperanta versio (realigita kunlabore kun c-ano Tomasz Chmielik) ne estas laŭvorta traduko, sed adapto de la pola originalo, aperinta ĉe la prestiĝa eldonejo Nomos pasintjare. Tiu originalo, titolita "Ludwik Zamenhof", estos la matrico por aliaj versioj, interalie la hungara, por kiu ŝatus kunlabori c-ano István Nemere.

Sen. Zelazny enkonduke prezentis la pozitivajn reagojn de la pollingva publiko al la verko. Estas malpli antaŭvidebla la reago de la esperantlingva, ĉar la finvenkisma propagando programis la psikon de "movadanoj" tiel, ke oni ignoru la judecon de Zamehof, kaj precipe la signifon de lia kontribuo al la solvo de la hebrea demando. Nur la raŭmisme orientita historiografio reekvilibrigas al objektiveco la esplorojn pri la Majstro, tiel ke la dua jarcento de nia lingvo distanciĝas de la hagiografia elano kiu karakterizis la unuan.

La debato, sub la prezido de c-ano György Nanovfszky (FAR-kunordiganto kaj PEN-vicprezidanto), estis aparte stimula. En la fino estis anoncita la baldaŭa transformo de FAR al fondumo, inter kies fondantoj estas ankaŭ sen. Zelazny mem.

La organizan asiston de la evento prizorgis sen. Anna Bartek kaj f-ino Anikó Nemes.

[HeKo 532 8-B, 24 maj 13] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0511 s s 
  Total: 0.0691 s s