Esperanta Civito

Nefermita letero de Wolfgang Günther


Esperanto kiel ponto inter potenciale kaj efektive detruaj kulturoj: jen la resumo de ekologie konsciaj samideanoj pri la enhavo de la raporto de Claude Nourmont kiel vicprezidanto kaj estrara respondeculino pri kulturo, kongresoj kaj edukado. Laŭ ĉi teksto Esperanto forme de UEA prezentiĝas kiel modela ekzemplo de ne-, eĉ mal-daŭropoveca kulturorganizaĵo, ne havante ion komunan kun daŭropova disvolvigo-disvolviĝo de la homa mondo sur nia unu komuna Planedo.

Evidente UEA ankoraŭ troviĝas en la kaptiloj de superrega kaj ne futurinda kapital-libermerkat-dependa (kaj ĉefe la Anglan parolanta) monda mensokoncepto. Kia grava erariĝo kaj neneŭtrala konduto!

Similevidente UEA ankoraŭ ĝis nun ne komprenas (kaj tendence ne volas kompreni), ke daŭropoveco estas la tria kolono (apud tiuj de paco kaj homaj rajtoj), sur kiu UN ekde 1992 klopodas evoluigi la tutteran homan komunumon. Koncerne UKojn regule-rutine mankas koncepto-kalkulo pri la propra ekolgia piedpremsigno -- kio certe estas absolute neakceptebla!

La kulturoj de daŭropoveco venas de tio, ke ankau kulturo havas primedian respondecon. Neniu kulturo povas pravigi mediodamaĝojn! Internacia lingvo kiel ekologie neracia, malprudenta kaj ignor(em)a pontado de detruiva mondkulturo estas groteskaĵo! Esperanto kiel bonvolema kunalportulo de mediokatastrofo estas absurdaĵo!

Ni bezonas Esperanton kiel ankaŭ daŭropovece difinitan lingvan parton de internacia kaj transkultura komunikado. La elit(ism)aj samideanoj, kiuj renkontiĝas dum la UKoj kutime jam ja estas homoj sufiĉe kleraj pri paco kaj amikeco ktp -- ili ĉefe ĝuadas komunan tempon kaj novajn kontaktojn, nekonsciante pri la sufoke diletantisma kaj ignoriva eksmoda valormodelo, laŭ kiu ili kondutas.

La UN-Jardeko por la Interproksimiĝo de Kulturoj 2013-2022 certe multloke montros la unikan signifon de ekologie daŭropoveca kulturo kiel kvara dimensio inter ekonomio, ekologio, socialo kaj si mem. Se UEA kaj eble ankaŭ la tuta resto de la oficiala movado restos ekster ĉi decida evoluo, ĝi ne miru pri sia fina fiaskiĝo.

subskribis Wolfgang Günther (UEA -gunt-a, AVE, Nula Horo)
Esperanto-Centro Harleshausen, Germanio

[HeKo 533 8-A, 6 jun 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0741 s s 
  Total: 0.0896 s s