Esperanta Civito

Femina 34 inter kino kaj poezio


Kino kaj poezio karakterizas la enhavon de "Femina" n-ro 34 (somero 2013). Plej rimarkinda estas la longa referaĵo, kun fotoj, recenzoj, statistiko kaj ĝenerala eseo de Marie-France Conde Rey, kiu reprezentis la revuon ĉe la 35a Internacia Festivalo pri Femina Kino, fine de marto apud Parizo. Sen. Conde Rey trovis sian alvokiĝon en la redaktado, kiel kinematografia korespondantino: en la fako ĝis nun apenaŭ aktivis la esperantistinoj, kaj ŝi definitive anstataŭas viron, Giorgio Silfer, en Esperantio unu el la plej kompetentaj pri la sepa arto.

Poezio aperas en pluraj paĝoj, originale kaj traduke, danke al Raita Pyhälä, al Carlo Minnaja tradukinto de Gabriella Leto, al Nicolino Rossi tradukinto de Alda Merini. Sed ankaŭ pro la interesaj eseoj de Judit Felszeghy pri Julia Szendrey Petöfi, vidvino de la ĉefa hungara nacia poeto, kaj de Olga Kerzjuk pri Lesja Ukrainka, la ĉefa ukraina nacia poetino. Kaj eĉ pro la provoka rubriko de Klara, kiu respondas al la demando: "Kie situas la limo inter aŭtenta arto kaj monŝparo versa anstataŭ psikoterapio?".

Feminismo pli enfokusiĝas en artikolo de Chiara Macconi pri la hispana civila milito rakontata de nuntempaj aŭtorinoj, en kronikoj pri Barbra Streisand kontraŭ ultraordoksa judaismo kaj pri la polemiko inter Femen kaj tuniziaj islamaninoj.

En aliaj rubrikoj, Kardel plu akompanas la legantaron en joga itinero por krei pozitivan estonton, dum Anna Bartek hagiografias pri Katarina el Sieno. Kaj ne mankas artikolo pri Nobel-laŭreatino, ĉi-foje Barbara McClintock.

"Femina" estas posedata de FEM, eldonata kaj administrata de LF-koop. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 535 4-B, 29 jun 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0768 s s 
  Total: 0.0942 s s