Esperanta Civito

Forpasis la eminenta Teo Jurukov


La 28an de novembro mortis Teo Jurukov, aktoro kaj reĝisoro bulgare kaj esperante. Lia alta, minca figuro, iom donkiĥota, lin karakterizis sur la scenejo, kie li impresis kaj komike kaj elegante, kun trafa adapto al diversaj roloj. Lia voĉo estis same karakteriza kiel lia figuro: basa sed potenca, gardanta certan hieratikon eĉ en la komikaj roloj.

Teo Jurukov apartenis al la lasta generacio de Bulgara Esperanto-Teatro, aktiva ekde la 1980aj: Darinka Goranova, Nikolaj Uzunov, Veneta Zjumbjuleva... Li estis probable la plej engaĝita, kun Belka Beleva, kiu fekunde travivis jam pli fruajn generaciojn. Kaj li adiaŭas nin kiel la unua, ne pro alta aĝo, sed pro nekuracebla malsano.

Teo Jurukov estis la dua profesia reĝisoro al kiu mi konfidis miajn dramojn, post Emo Marconi. Li trafe surscenigis "Triptikon" (1995) –  tial, jam admirinte lian arton en Italio per "La gastejestrino" (1990) kaj en Bulgario per komedio de Aldo De Benedetti, mi verkis "La vortan klason" en 1997 pensante pri li kiel reĝisoro kaj en la rolo de Nikodemo. Por li kaj Nikolaj Uzunov mi verkis en 1999 "La dimanĉan brokantiston", sed la prezento ne realiĝis.

Kiam amiko forpasas, oni ne eskapas la inklinon pensi pri li en rilato al si mem. Evidente Jurukov estis ankaŭ alio, ne nur en teatro: li eĉ oficis en la estraro de Bulgara Esperanto-Asocio, dum certa tempo. Li estis, ĉiukaze, protagonisto en la vivo, kaj tia li restos ankaŭ en nia memoro.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 317 2-B, 4 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0542 s s