Esperanta Civito

Fendeto en betone masklisma sistemo

Dum la Akademio de Esperanto kaj Universala Esperanto-Asocio pretas por elekti denove viron kiel prezidanton; dum Sennacieca Asocio Tutmonda daŭrigas kun kupolo estrata de viro; Internacia Ligo de Esperantistoj Instruistoj hieraŭ elektis virinon prezidanto.

Temas pri Mireille Grosjean el Svislando, delonge UEA-komitatano. Ŝi estas la unua prezidantino en la historio de ILEI, se escepti alian en la momento de la fondo en Bournemouth, Britio (1949). Tiu nomiĝis Violet C. Nixon. Do pasis sesdeko da jaroj sen virina prezido.

70-jaraĝa emerita instruistino, s-ino Grosjean (Mirejo por la geamikoj, laŭ okcitana transskribo) esperantiĝis ĉe Kultura Centro Esperantista, kiun ŝi prezidis en la lastaj jaroj de ĝia antikva reĝimo (1988-1994): praktike ŝi pilotis la bankrotan krizon de Gastejo Edmond Privat. En la nuna jarcento ŝi okupiĝis precipe pri ILEI-ekzamenoj (kontraŭ kiuj kolizias la nove lanĉita de UEA) kaj Svisa Esperanto-Societo. Post kiam la Esperanta Civito penetris Afrikon, ŝi komencis aktivi ankaŭ tie, laste per la organizo de Afrika Esperanto-Kongreso en decembro 2013.

Antiraŭmisto ĝis insulto (en "Libera Folio" ŝi difinis KCE "la Silfera bando"), s-ino Grosjean distingiĝis en la svisa socio ankaŭ pro bizare provokaj iniciatoj, ekzemple kampanjo kontraŭ la nacia himno de Francio.

UEA mem (kaj SAT kaj la Akademio) neniam havis prezidantinon; ĝia direktoro kaj la redaktoro de ĝia organo nur unu fojon estis virino -- meze la 1950aj, kiam prof. d-ro Ivo Lapenna enposteniĝis kiel ĝenerala sekretario.

Pormomente la Esperanta Civito estas la sola transnacia esperanta subjekto kie la virinoj efektive gravas kaj gvidas. Ne hazarde Feminisma Esperanta Movado aliĝis al la Pakto, sed ankoraŭ ne al UEA, kaj kun SAT (dum prezidis Jakvo Schram) la feministinoj eĉ konfliktis, ĝis eksiĝo de tiu asocio (Dorotea Kaiser, Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli ktp).

[HeKo 536 3-A, 16 jul 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0520 s s