Esperanta Civito

UEA-celdeklaro ne deklaracia


Kvankam ekde ĉi tiu semajno Universala Esperanto-Asocio havas novan "strategian laborplanon", ni rajtas supozi ke la "celdeklaro" komence de la antaŭa daŭre validas. Tiu celdeklaro konsistis el kvar punktoj. Neniu el ili kontentigas raŭmistojn. Ni vidus ilin kiele kaj kiale.

[1] UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.

Kion signifas pli justa mondo? La ofta kongresado en landoj kiuj ne trapasis la falon de la Berlina Muro (Popola Ĉinio, Kubo, Vjetnamio...) kaj aliaj specife malneŭtralaj precedencoj dubigas pri ĉi tiu deklarita celo. Tiun dubon des pli fortigas la kvara punkto.

[2] UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neŭtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.

Al tio kontribuas ne nur UEA. Kelkaj faras tion pli bone ol UEA mem: ekzemple <lernu.net> se temas pri lernado, TEJO se temas pri homaj kontaktoj (Pasporta Servo) ktp. Pri la plibonigo de la bildo de nia lingvo ĉe neesperantistoj, dum la lastaj du jardekoj raŭmistoj atingis pli ol UEA.

[3] UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu ĝiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktiĝi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aŭ ekonomia identeco, politikaj aŭ religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio ĝi liveras tiujn servojn, kiuj helpas al ĝiaj anoj orientiĝi kaj engaĝiĝi en la kulturon kaj en la internacian komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.

Mankas mencio pri la lingva identeco, kio implicas ke UEA ne kredas en lingvo kiel identigilo, male ol kredas tiuj kiuj havas la esperantan civitanecon, por kiuj esperanto mem estas identigilo. Tial ne eblas por raŭmistoj "efike kontaktiĝi kaj kunlabori" en tia "idea kaj organiza kadro". Kiuj estas la servoj de UEA? La delegita reto, la revuo, la libroservo, la Universala Kongreso. Ĉu ili plenumas la celon "helpi orientiĝi kaj engaĝiĝi en la kulturon ktp"? Pli da helpo venas de ekster UEA, fakte.

[4] UEA bazas ĉiun sian agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta, paca kunvivado kaj al la vivo-diverseco ĝenerale.

Pri kiuj homaj rajtoj temas? Se tiuj en la Universala Deklaracio de 1948, kial UEA ne citas ĝin, male ol faras la Esperanta Civito, por kiu tiu Deklaracio estas tiel fundamenta kiel ĝia Konstitucio? Kaj kial UEA silentas pri la lingvaj rajtoj, neniam agnoskinte la Universalan Deklaracion de 1996, male ol faris la Esperanta Civito? La agado de UEA ŝajnas bazita sur nenia efektiva, jura referenco.

[HeKo 536 7-A, 22 jul 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0582 s s