Esperanta Civito

UEA perdas dungitojn sed ekuzas la kapitalon!

"La Komitato [de Universala Esperanto-Asocio] konfirmis la decidon de la Estraro rezervi en la kapitalo sumon de cent mil eŭroj por renovigo de la asociaj retejo kaj administrado." Tion komunikis oficiale Roterdamo (tamen el Rejkjaviko).

Samtempe la kostoj por la salajroj en 2014 buĝete malkreskos je pli ol 30.000 eŭroj, kompare kun 2013: praktike, la asocio ne anstataŭigos la unuan oficiston kiu baldaŭ emeritiĝos.

Aldone, UEA malplenigos la tutan monujeton por Afriko; por financi "afrikan kongreson" en Benino, kiun eĉ ne organizas landa asocio de UEA, sed privata entrepreno malantaŭ kiu staras s-ino Mireille Grosjean, ĵus elektita prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Al demando de nia redakcio pri la supraj financaj decidoj, la vickonsulo pri financoj de la Esperanta Civito respondis per opinio kiu "havas nur privatan valoron, kaj neniom engaĝas la Civitajn instancojn".

Sen. Giorgio Silfer memorigas ke pri la mono por Afriko jam estis denunco de c-ano Koffi Gbeglo, kiu akuzis Roterdamon pri alproprigo de alies mono. Gbeglo asertis, kaj daŭre asertas, ke tiu mono grandparte venis el donacoj kolektitaj fare de s-ro Hans Bakker; la monon ne devus administri UEA sed alia subjekto, konsistanta nur el afrikanoj. Efektive nun ĝi estos uzata ne por afrikanoj, sed por subteni ies ambiciojn aŭ interesojn en Afriko. Afrikanoj mem juĝos, kiuj en la nordo vere amas kaj helpas la sudon.

Se la decidon pri la afrika mono sen. Silfer trovas "politike instrumenta, sed finance ne tro diskutinda", la aliajn decidojn li trovas "bizare interesaj, ĉar ili kutime indikas ke entrepreno survojas al bankroto, kvankam espereble tio ne estas la kazo de UEA." Unuflanke oni reduktas la dungitaron, kvankam ne per rekta maldungo (tian proponis estrarano Hans Bakker en 1995, sen akcepto); aliflanke oni tuŝas la kapitalon, nome komencas formanĝi la rezervojn. La unua decido pruvas oportunan ŝparemon, la dua tamen pruvas ke oni antaŭvidas la kreon de deficita truo ne ŝtopebla per ŝparoj. "Tuŝi la kapitalon en tia konjunkturo estas aparte danĝera por societo kiu investis minimume en nemoveblaĵoj".

Laŭ la vickonsulo pri financoj, "des pli surprizaj estas tiuj decidoj, ĉar alprenitaj sub la prezido de homo kiu mem gvidas la mastrumadon de la plej konsiderinda fondumo en la UEA-medio, eĉ kun la apogo de estrarano pri financoj kiu mem ĵonglas per du propraj fondumoj". Aludante al Mark Fettes (Esperantic Studies Foundation) kaj Martin Schaeffer (Mondo en Germanio kaj alia fondumo en Meksiko) sen. Silfer konkludas: "mi supozis ilin finance pli prudentaj. Sed efektive ankaŭ ESF ne investis en <old economy>, tiel ke antaŭ kvar jaroj ĝia potencialo suferis fortan perdon".

[HeKo 537 3-A, 28 jul 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0600 s s