Esperanta Civito

Esperanto-familioj en Greziljono


Okdeko da partoprenantoj, inter kiuj la duono estis neplenkreskuloj, ĝuis la gastemon de la deĵorantoj, la komforton de kastelo Greziljono, la brilan veteron de Francio, la ĉarmojn de la anĵua regiono kaj precipe la tre akcepteman etoson de la Renkonto de Esperantistaj Familioj.

La gejunuloj, de apenaŭ unu- ĝis dekokjara, elektis inter amaso da proponoj, ĉu sportaj, ĉu kulturaj, laŭ siaj interesoj. La gepatroj aranĝis komunajn gvidadojn. La plej ŝatataj eventoj estis: la regiona ludo « boule de fort » (specifa globludo), naĝado, manlaboroj kaj turniro de triktrako. Komuna kantado okazis dufoje tage, por infanoj matene kaj por kantemuloj vespere. La adiaŭa vespero estis riĉa kaj emociplena.

Multaj familioj vizitas REFon akurate laŭlonge de la edukaj jaroj de la idoj. Oni sentas ĉe ili la plezuron retrovi malnovajn geamikojn. Tamen la novuloj estis pluraj. Inter ili venis du familioj de preskaŭ komencantoj el Bruselo; unu kun du geadoleskantoj (la tuta familio lernis E-on kune), kaj la alia konsistis el patro kun filineto, ĉar la patrino, ĵus akuŝinta, ne povis ĉeesti.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 537 6-A, 6 aŭg 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0691 s s 
  Total: 0.0860 s s