Esperanta Civito

Giorgio Silfer rekandidatas por la prezido de KCE


Kvankam estas tempo ĝis 9 oktobro 2013, jam tri personoj kandidatas al la triopa Komitato de Kultura Centro Esperantista, renovigota 9 novembro 2013. Temas pri la tri postenoj de prezidanto, vicprezidanto kaj sekretario. Inter ili nur unu estas eliranta komitatano, nome d-ro Giorgio Silfer.

"Mi engaĝis min por trijara mandato, kaj estas normale ke mi konfirmu tion, kiam ne estas plenumita la koncerna periodo" diras la nuna prezidanto. "Triono de la KCE-membraro petis eksterordinaran Asembleon por renovigi la Komitaton, pro sia malkontento pri miaj gekolegoj Dieter Rooke kaj Jun Liu. Mi esperas ke ankaŭ ili kandidatos, kun propra programo, por ke la Asembleo serene komparu kompetentojn kaj ideojn."

Sur la ŝultroj de la nuna prezidanto estas ne nur la oficiala reprezento de la kulturcentro, sed ankaŭ la respondeco pri la administrado. Interalie estas lia merito, ke ĉi-jare KCE komplete senŝuldiĝis, repagante 15.000 svisajn frankojn al Svisa Esperanto-Societo, la lasta kreditanto heredita pro la aĉeto de la Esperanto-Domo, vendita al KCE (en dato 14 junio 1999) de Gastejo Edmond Privat (malfondita en 2001).

La programo de la prezidanta kandidato daŭrigas la ĝisnunan, kun la sama transnacia perspektivo kaj precipe la sama strebo al ekonomia sekureco. Ĝi estas apogata de la aliaj du kandidatoj.

[HeKo 538 3-B, 24 aŭg 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0527 s s