Esperanta Civito

PEN kiel verkista fako de Amnestio Internacia


Multaj rezolucioj pri homaj rajtoj estis aprobitaj hieraŭ fare de la Asembleo de la delegitoj ĉe la PEN-mondkongreso en Rejkjaviko. Ili koncernis la situacion en diversaj landoj: de Rusio al Meksiko, de Popola Ĉinio al Hispanio, de Kubo al Sirio, de Eritreo al Vjetnamio, de Tibeto al Latina Ameriko.

Per sia komitato por verkistoj en prizono PEN aktivas kvazaŭ faka branĉo de Amnestio Internacia. Aliflanke, la verkista asocio engaĝis sin en programo por la alfabetigo en afrikaj landoj, kiel premiso al la disvastigo de literaturo.

La esperanta delegito, sen. Giorgio Silfer, ĝenerale voĉdonis por la proponitaj rezolucioj, kun escepta sindeteno pri tiu dediĉita al Ruslando. Laŭ li la rezolucio kunmetis du problemarojn tute malsamajn, lige al ĉi-jare aprobitaj leĝoj: estus oportune fari du apartajn rezoluciojn. La leĝo kontraŭ blasfemoj, efektive uzata por malliberigi Maria Aleĥina kaj Nadeĵda Tolonnikova de la grupo Pussy Riot, kolizias kun la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. La leĝo kontraŭ la propagando por samseksamo ĉe ne plenkreskuloj ne same kolizias (fakte la Deklaracio estas malperfekta tiurilate); krome ne ekzistas kazoj de enprizonigo pro malrespekto al tiu leĝo, pormomente.

Tuj post la aprobo de la rezolucio, finna delegitino proponis manifestacii ĉe la rusa ambasadorejo. C-ano Silfer partoprenis nek en la baloto nek en la manifestacio, ĉar li taksis la proponon kaj nericevebla kaj sen kvorumo aprobita (ensesia rezolucio, lastminute liverita, postulas ege altan kvorumon). Tamen li ne protestis, por ne embarasi la prezidanton. Ankaŭ multaj aliaj ne partoprenis.

Forironte el la kongreso, la esperanta reprezentanto delegis sian voĉon al s-ino Diallo, kolegino el Gvineo (Konakrio).

[HeKo 539 5-B, 12 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0784 s s 
  Total: 0.0945 s s