Esperanta Civito

Kiselman prezidonto de la Akademio


Laŭ artikolo en "Heroldo de Esperanto" verkita de ak. Carlo Minnaja, retrospektive pri la lastaj tri jardekoj de la Akademio de Esperanto, Christer Kiselman estas la sola kandidato al la prezido de la Akademio, post la retiriĝo de John Wells. Li estos ankaŭ la sola nova estrarano, tial ke la ceteraj tri restas en sia posteno, sen konkurantoj. Por iuj el ili, kiel Renato Corsetti, temas pri la sesa mandato sinsekve.

Prof. Christer Kiselman aspiris kandidatiĝi jam en 1999, sed tiam lin anticipis Geraldo Mattos el Brazilo, kiu prezidis dum tri mandatoj. Sekvis du mandatoj fare de John Wells, kiu lastatempe malsanis; kaj la fotelo de prezidanto fine vakiĝis por la sveda akademiano.

Prof. Kiselman ne estas beletristo, sed relative konata matematikisto, kiu ludas rolon ankaŭ en la komisiono por la asigno de Nobel-premioj. Kiel esperantologo li iniciatis la kajerojn "Esperantologiaj Studoj", kaj distingis sin pro zamenhofologia kompetento.

[HeKo 539 7-A, 14 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0589 s s