Esperanta Civito

ARKONES 2013 pli malgranda kaj pola ol kutime


Ĉirkaŭ 150 personoj (malpli ol kutime) partoprenis la 29an ARtajn KOnfrontojn en ESperanto (ARKONES), en Poznano (Pollando) sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Dum la malfermo la publiko staris pro unuminuta silento omaĝe al la forpasinta Jerzy Fornal. Des pli grandan omaĝon tamen faris Ireneusz Bobrak dum la sabata tago, per prezento de filmo kaj lumbildoj pri diversaj momentoj de la kariero de c-ano Fornal: la prezento titoliĝis "Agado per voĉo desegnita". Plian kontribuon donis Anjo Amika, komencante la koncerton per "Se kanto", kiu jam firmiĝas kiel funebra kanto ĉe la Esperanta Civito.

La ĉi-jara ARKONES gardis sian kvalitan nivelon rilate la prelegojn, sed iom cedis ĉe la muzika parto. El entute kvin koncertoj, la vastan publikon kontentigis nur tri: de Anjo Amika, de Ĵele kaj filino, de Birke kaj Bertil (Wennergren). Sed verŝajne la malgranda atento por la koncertoj de Martin Weise kaj la Talpoj, krome tiu de Doĵo Kunar, nur montras generacian misnivelon: ja la meza aĝo en ARKONES estas pli ol mezaĝa.

Rimarkinda estis la prelego de Tomasz Chmielik pri Zofia Banet Fornalowa, zamenhofologo kaj historiisto. C-ano Chmielik plenumis du pliajn prelegojn, interalie pri la klezmera muziko. Sian postfuturisman poezion prezentis Jarlo Martelmonto: kiel ofte, la arto de sen. Hammarberg ne estis je ĉies kompreno kaj aprezo. Interesan programeron proponis Lidia Ligeza: "La popola magio de amo." C-ino Ligeza prezentis prestiĝan esperantlingvan poetinon el Krakovo.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"


[HeKo 540 5-A,  23 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1445 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.1832 s s