Esperanta Civito

Tri kandidatoj por tri postenoj en KCE


Tri personoj kandidatas por la tri postenoj en la Komitato de Kultura Centro Esperantista, elektota de la eksterordinara Asembleo 9 novembro 2013. Ili estas:

a) Por prezidanto: d-ro Giorgio Silfer, proponita de apogantoj Bartek, Conde Rey, Martinelli, Muhlemann, de kulturaj konsilianoj Trifonĉovski kaj Zelazny, de Esperanta PEN, FEM kaj LF-koop; li rezidas en Ĉaŭdefono; itala kaj svisa ŝtatano, Esperanta civitano.
b) Por vicprezidanto: mag. Elisabeth Amstad, proponita de apogantoj Bartek, Martinelli, Silfer -- ŝi rezidas en Berno, sed loĝis longe en Ĉaŭdefono kaj ankorau havas tie loĝejon; svisa ŝtatanino, Esperanta civitanino.
c) Por sekretario: sen. Anna Bartek, proponita de apogantoj Conde Rey, Martinelli, Silfer kaj kultura konsiliano Zelazny -- ŝi rezidas en Budapeŝto, sed kunlaboras kun KCE ekde 1995 kaj pasigas en la Esperanto-Domo plurajn monatojn jare; hungara ŝtatanino, Esperanta civitanino.

Pro paso de la statute fiksita limdato, neniu alia kandidato estas proponebla. La elirantaj gekomitatanoj Rooke kaj Liu nek rekandidatiĝis nek estis rekandidatigitaj de iu ajn. Tial ilia komitataneco certe ĉesos la 9an de novembro. Nur la komitataneco de la eliranta prezidanto daŭros, se li estos reelektita.

Estas rimarkinde, ke por kandidati al la Komitato necesas la apogo de almenaŭ tri voĉrajtaj kunvokitoj al la Asembleo: ne sufiĉas rekandidatiĝo. Evidente la elirantaj gekomitatanoj trovis neniun apogon krom la sia, tial ili ne kandidatas. Nek Esperanto-Societo Zuriko, kiun unu el la du reprezentas en la Asembleo, nek Svisa Esperanto-Societo, malgraŭ kampanjo lanĉita de la SES-kunprezidantino, kandidatigis ilin. La klarigo donita de (baldaŭ eksa) komitatano Rooke en skandala retgazeto estas politike fantazia.

[HeKo 541 2-B, 9 okt 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0549 s s